Grizblua muŝkaptulo

La Grizblua muŝkaptuloMalhelblua muŝkaptulo, Eumyias sordida, estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizblua muŝkaptulo
Grizblua muŝkaptulo
Grizblua muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Eumyias
Specio: E. sordida
Eumyias sordida
(Walden, 1870)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas endemia de loĝantaj birdoj en montetoj de centra Srilanko.

La Grizblua muŝkaptulo reproduktiĝas en deciduaj montararbaroj, super 600m, kvankam ĝi en estas komuna sub 900m. La ĉefa reprodukta sezono estas marto kaj aprilo, sed povas okazi dua pli posta ovodemetado.

La tasforma nesto estas kovrita de kompakta amaso de musko. La loko estas kutime putoforma rokfendo. La normala ovodemetado estas 2 aŭ 3 brunpunktataj rozkoloraj ovoj. Unu el la plej bonaj rigardejoj por vidi tiun specion estas la Nacia Parko Horton Plains.

Dull-blue flycatcher (below) with brown-breasted flycatcher and black-naped monarch

Tiu specio estas 15cm longa. Ĝi estas simila laŭ formo al la Griza muŝkaptulo kaj havas laŭtan melodian kanton. Plenkreskuloj estas grizbluaj, kun blankeca ventro. Estas nigra makulo inter la beko kaj la okuloj, sed ne tiom markata kiom ĉe la Nigramaska muŝkaptulo ekzemple, sed ĉiukaze kontrasta kun tre brilblua supre kaj sube. Krome estas harplumetoj ĉirkaŭ la bekobazo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas iom pli grizaj.

Junuloj de Grizblua muŝkaptulo estas brunaj, tre punktataj en kapo, dorso, flugilkovriloj kaj brusto per palgrizo; la flugilplumoj estas tre larĝe borditaj de blugrizo.

Tiu estas relative facile videbla birdo, spite sian arbaran habitaton. Ili manĝas ĉefe flugantajn insektojn, skarabojn, raŭpojn kaj aliajn insektojn, sed iil manĝas ankaŭ berojn.

Ĉe homoj redakti

Tiu birdo aperas en poŝtmarko de Srilanko.[1]

Referencoj redakti