La Grizkapa hilofilo (Hylophilus pectoralis) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa hilofilo

Grizkapa hilofilo, plenkreskulo en Ŭanika (Surinamo) kolektante nestomaterialon
Grizkapa hilofilo, plenkreskulo en Ŭanika (Surinamo) kolektante nestomaterialon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. pectoralis'
Hylophilus pectoralis
(Sclater, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, deciduaj arbaroj, ĉeriveraj arbaroj, manglejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu specio havas grizan kapon, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, olivverdecajn suprajn partojn kaj flavan bruston, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie pectoralis signifas “brusta” tio estas “kun markoj en brusto”. La ventro estas blanka kaj la kruroj rozkolorecaj. La iriso estas malhelruĝa.

Referencoj redakti