Grizokula hilofilo

La Grizokula hilofilo (Hylophilus amaurocephalus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizokula hilofilo

Grizokula hilofilo
Grizokula hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. amaurocephalus'
Hylophilus amaurocephalus
(Nordmann, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Situo redakti

Ĝi troviĝas iom en Bolivio kaj ĉefe en Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, seka arbustaro kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Priskribo redakti

Ĝi estas specio tre simila al la proksima parenco nome Ruĝeckrona hilofilo, tio estas ĝenerale olivverdecaj supraj partoj kaj sablokoloraj al flavecaj subaj partoj krom blankecaj gorĝareo kaj suba ventro. La krono estas brikruĝa. La vizaĝo estas grizeca sed ne estas klara marko de nigreca strieco ĉe orelareo, kio distingas la specion el la parenco. La kruroj estas grizecaj kaj la beko grize, fortika kaj akrapinta.

Ĝis ĵuse tiu specio estis konsiderata subspecio de la proksima parenco nome Ruĝeckrona hilofilo. Nun ĝi estas konsiderata plena specio kaj endemio el Brazilo. Spite la nomo, tio ne estas klara distingilo ĉar la iriso povas varii el griza al bruna. La ĉefa distingilo el la Ruĝeckrona hilofilo estus la ne tiom markata nigreca vango, kio, kune kun la latina scienca nomo amaurocephalus tio estas “de maŭra kapo” kaj metafore “de nigreca kapo” aŭ “de griza kapo”, donus en Esperanto similan nomon Grizvanga hilofilo; tamen preferindas Grizokula hilofilo pro kongruo kun kelkaj nacilingvaj nomoj ekzemple en la portugala, propra de la regiono.

Referencoj redakti