La Grizvanga parulio (Dendroica pityophila) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi troviĝas je la okcidentaj kaj orientaj pintoj de Kubo, kaj en Granda Bahamo kaj Abakinsulo ĉe Bahamoj. Ties natura vivejo estas pinarbaroj kaj foje apudaj miksitaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizvanga parulio
Grizvanga parulio
Grizvanga parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. pityophila'
Dendroica pityophila
(Gundlach, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu neotropisa specio montras kiel rimarkindan karakteron tre flavan gorĝareon (inklude supran centran bruston) similan al tiu de la samgenra Flavgorĝa parulio kun iom da nigreca strieco brustoflanke. Ankaŭ la krono estas flaveca, sed ĉefe estas flava la superokula strio dum la krono montras iom da grizeca nuanco kiu fariĝas griza koloro ĉenuke kaj la resto de supraj partoj estas grizaj, krom la griza vango kiu nomigas la specion, dum estas nigreca traokula strio kiu iom etendas ĉirkaŭokule kio rimarkindigas la vangon. Estas du svagaj blankaj flugilstrioj. La ventro estas helgriza. La beko estas grizeca, rekta kaj pintakra. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti