Groß-Gerau

komunumo de Hesio en Germanio

Groß-Gerau estas urba komunumo en centra Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto en la distriktaro Darmstadt, la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 418 loĝantojn.

Groß-Gerau
Blazono
Groß-Gerau (Germanio)
Groß-Gerau (Germanio)
DEC

Map

Flago
situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06152
Poŝtkodo 64501–64521
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala Municipokodo 06433006
LOCODE DE GRG
Politiko
Komunumestro Erhard Walther
Adreso de la administrejo Am Marktplatz 1
64521 Groß-Gerau
Demografio
Loĝantaro 26418 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 8° 29′ O (mapo)49.9213888888898.4818055555556Koordinatoj: 49° 55′ N, 8° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 88 m
Areo 54,47 km²
Oficiala retejo https://www.gross-gerau.de
vdr

Partneraj urboj redakti

Groß-Gerau kaj kvar aliaj urboj de Eŭropo interligiĝas kiel partneraj urboj:


Rilatoj al Esperanto redakti

 
la glaciaĵejo "Esperanto"

En Groß-Gerau interalie en 1926 naskiĝis la esperantisto Werner Schad, kiu pasigis plejparton de sia vivo en Venezuelo kaj Argentino. En la nordorienta parto de la urbocentro estas strato nomata "Zamenhofstraße", rekte ĉe unu el du urbaj gimnazioj. Laŭ arkitekta projekto de 2012 laŭlonge de la strato ekestis ensemblo de pluraj novaj kaj samaspektigo de la jam antaŭe ekzistintaj loĝdomoj, kiu ricevis la nomon "Zamenhofquartier", do "kvartalo Zamenhof".[1]

Aparte de tio, en tute alia parto de la urbo ekde la komenciĝo de la 2010-aj jaroj ĝis proksimume 2022 ekzistis glaciaĵejo "Esperanto".[2] La posedantino, demandite pri kialo de la nomigo, diris en aŭgusto 2019 ke ŝi neniel parolas Esperanton, sed tre ŝatas la ideon, kaj pensas ke por ejo kiu en bovlo miksas glaciaĵojn de fruktoj el ĉie sur la terglobo, la nomo Esperanto perfektas.

Fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. arkitekta prezento de la kvartalo "Zamenhofquartier" en la retejo competitionline.com (germane)
  2. profilo en la retejo Facebook en somero 2024 ankoraŭ ekzistas (germane), sed la glaciaĵejo mem bedaŭrinde jam ne plu: najbaroj diris ke laŭ ili la devigaj fermiĝoj dum la kronvirusa pandemio frakasis la ekonomian staton de la glaciaĵejo

Eksteraj ligiloj redakti