Großer Bärenstein

Großer Bärenstein estas malgranda tablomonto, trarompita de multaj rokoj, kiu situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, maldekstre de la rivero Elbo, proksime de la vilaĝoj Thürmsdorf kaj Naundorf. La montosupro atingas 327 metrojn super la maro. Arboj limigas la rigardon al oriento, kie eblas bela vido al Lilienstein. La germana nomo estas tradukebla per "granda ursoroko". Malgraŭ sia nomo Großer Bärenstein estas malpli alta ol ĝia "frato" Kleiner Bärenstein kiu mezuras 338 metrojn.

Kleiner Bärenstein kaj Großer Bärenstein vidataj de Weißig

En 2004 privatulo akiris terenon, al kiu ankaŭ apartenas ambaŭ montoj, kaj de tiam utiligas ĝin por arbara mastrumado. La vojoj kaj panoramaj punktoj estas tamen uzeblaj por la publiko.