Großer Inselsberg

Großer Inselsberg estas monto situanta sude de la migradopado Rennsteig.

Vido disde Brotterode al la monto Großer Inselsberg.

Ĝi estas alta je 916,5 metroj kaj multfrekventata ekskursocelo en la Turingia Arbaro. Ĝi troviĝas inter la distriktoj Gotha kaj Schmalkalden-Meiningen.

La monto estas la plej alta en la nordokcidenta parto de la meza Turingia Arbaro kaj post Großer Beerberg (982,9 m), Schneekopf (978 m) kaj Großer Finsterberg (944,1 m) la kvara plej alta (memstara) monto de Turingio. Kiel geografia orientiĝopunkto ĝi estas bone videbla el nordo kaj okcidento de distancoj inter 30-50 metroj. Jam pli ol 1000 jaroj kondukas tie ĉi historiaj landlimoj.

Ĝia plej senlaca grimpanto estis sendube la pentristo Friedrich Holbein.

Eksteraj ligiloj redakti