Groŝo estas malgranda arĝenta monero eldonita kaj eldonata de nombro da landoj. Iam historie ĝi valoris egale al inter kelkaj kaj dozeno da denaroj.

Groŝo
valuto • coin type
Ŝtato:
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Groŝa monero stampata en Bologna, Italio, en la 15a jarcento.

Historiaj groŝoj redakti

Ĝi estis stampata ekde la Mezepoko en la jenaj ŝtatoj:

Poste, la tradicion de groŝoj forlasis la plej multo da landoj dum aliaj daŭrigis stampi nur monerojn malpli grandajn ol la originala groŝo. En Pollando ekde 1526 tiuj inkluzivis la monerojn, 1/2 groŝo, 1 groŝo, 1,5 groŝo, 2 groŝoj, 3 groŝoj, 4 groŝoj kaj 6 groŝoj. Ilia pezeco grade faladis ĝis 1,8 gramoj da arĝento kaj de 1752 oni ilin anstataŭigis per kupraj moneroj laŭ la sama nomo.

Nun-epokaj groŝoj redakti

Modern-epoke la nomon, groŝo, adoptis du valutoj:

Slanga uzo de la vorto groŝo redakti

En Okcidenta Ukrainio groŝ ankoraŭ estas slanga termino por la kopiyka, 100-ona parto de Hryvnia. La Ukrainia vorto por mono, hroshi, ankaŭ finfine devenas de tiu termino. Simile, en Germanio Groschen restis slanga termino por la 10 pfeniga monero, do 10-ona parto de Deutsche Mark (germana marko). La vorto ekspopulariĝas kun la enkonduko de la eŭro, kvankam oni ankoraŭ povas aŭdi ĝin foj-foje, precipe de la pli maljunaj homoj.

Groŝoj en Esperanta literaturo redakti

Verkoj redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri groŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. 
  •  
     Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. 
  •  
     Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. 
  •  
     Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. 
  •  
     Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.