Gronlanda Maro

maro
(Alidirektita el Gronlanda maro)

La Gronlanda Maro estas akvoareo kiu limas kun Gronlando en la okcidento, la Svalbardo insularo en la oriento, Frama Markolo kaj la Arkta Oceano en la nordo, kaj la Norda Maro kaj Islando en la sudo. La Gronlanda Maro ofte estas difinita kiel parto de la Arkta Oceano,[1] foje kiel parto de Atlantiko.[2] Tamen, difinoj de la Arkta Oceano kaj ĝiaj maroj tendencas esti neprecizaj aŭ arbitraj. En ĝenerala uzokutimo la esprimo "Arkta Oceano" ekskludus la Gronlandan Maron.[3] En oceanografaj studoj la Gronlanda Maro estas konsiderita parto de la Nordiaj Maroj, kune kun la Norvega Maro kaj la Islanda Maro. La nordiaj maroj estas la ĉefa ligo inter la arktaj kaj atlantikaj oceanoj kaj, kiel tia, povis esti de granda signifo en ebla ĉesigo de termohalina cirkulado. En oceanografio la Arkta Oceano kaj nordiaj maroj ofte estas rilatitaj kolektive kiel la "Arkta-Mediteranea Maro", marĝena maro de Atlantiko.[4][5][6]

Gronlanda Maro
maro [+]

AkvejoArkta oceano, Pacifiko

Koordinatoj76° 40′ 8″ N, 8° 10′ 14″ U (mapo)76.668888888889-8.1705555555556Koordinatoj: 76° 40′ 8″ N, 8° 10′ 14″ U (mapo)

Maksimuma profundo4 800 m
Averaĝa profundo1 450 m
Areo1 205 000 km² (120 500 000 ha) [+]
Map
Gronlanda Maro
Vikimedia Komunejo:  Greenland Sea [+]
vdr
Mar-topografio de la Gronlanda Maro, oriente de la blanka maso de Gronlando

La maro havas arktan klimaton kun regulaj nordaj ventoj kaj temperaturojn malofte leviĝantaj super 0  °C. Ĝi antaŭe enhavis la Odden-glaciolangon (aŭ Odden) areon, kiuj etendis orienten de la ĉefa Orienta Gronlando glacieĝo en la najbareco de 72 —74°N dum la vintro kaj funkciis kiel decida vintra glaciiĝareo en la Arkto. La Okcidenta Glacio formiĝas en vintro en la Gronlanda Maro, norde de Islando, inter Gronlando kaj Janmajeno insulo. Ĝi estas grava reproduktejo de gronlanda foko kaj kapuĉfoko kiu estis uzita por fokoĉasado dum pli ol 200 jarojn.

Referencoj redakti

  1. Greenland Sea, MarBEF Data System – European Marine Gazetteer
  2. Reddy, M. P. M.. (2001) Descriptive Physical Oceanography. Taylor & Francis, p. 8. ISBN 978-90-5410-706-4.
  3. Serreze, Mark C.. (2005) The Arctic climate system. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-81418-8.
  4. Blindheim, Johan. (2005) “The Nordic Seas, Main Oceanographic Features”, The Nordic seas: an integrated perspective : oceanography, climatology, biogeochemistry, and modeling. American Geophysical Union, p. 11–38. ISBN 978-0-87590-423-8. [rompita ligilo]
  5. Loeng, Harald. (2005) “Chapter 9: Marine Systems”, Arctic Climate Impact Assessment. Cambridge University Press, p. 453–493. ISBN 978-0-521-86509-8.
  6. Meincke, J; Rudels, B; and Friedrich, H. J. (1997). “The Arctic Ocean–Nordic Seas thermohaline system”, ICES Journal of Marine Science 54 (3), p. 283–299. doi:10.1006/jmsc.1997.0229. 

Eksteraj ligiloj redakti

76° N 8° U / 76 °N, 8 °U / 76; -8 (mapo)