Grundofekundeco
Grundofekundeco referencas al la kapablo de grundo por elteni plantokreskon, t.e. por havigi planthabitatojn kaj rezultojn en longdaŭrajn rikoltojn de alta kvalito.[1]
Fekunda grundo havas la jenajn proprecojn:
- Ĝi estas riĉa en nutraĵoj necesaj por baza plantonutrado, inkluzive nitrogenon, fosforon kaj kalion
- Ĝi enhavas sufiĉajn mineralojn (spurelementoj) por plantonutrado, inkluzive boron, kloron, kobalton, kupron, feron, manganon, magnezion, molibdenon, sulfuron, kaj zinkon.
- Ĝi enhavas grundan biomaterialon kiu plibonigas grundostrukturon kaj retenon de grunda malsekeco.
- Grundo-pH estu en la gamo 6.0 al 6.8 por plej plantoj sed kelkaj preferas acidajn aŭ alkalajn kondiĉojn.
- Bona grundostrukturo, kiu kreu bone drenitan grundon, sed kelkaj grundoj estu pli malsekaj (kiel por produkti rizon) aŭ pli sekaj (kiel por produkti plantojn taŭgajn por fungoj aŭ radikoj, kiaj agavo).
- Gamo de mikroorganismoj kiu eltenu plantokreskadon.
- Ĝi ofte enhavas grandajn kvantojn de supra tavolo de grundo.
En terenoj uzataj por agrikulturo kaj aliaj homaj aktivaĵoj, Grundofekundeco tipe plialtiĝas pro la uzado de praktikoj por grundokonservado.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Bodenfruchtbarkeit, Konsultita la 2015-11-09.