Monumento de Grunwald

(Alidirektita el Grunwalda Monumento)

Monumento de Grunwald en Krakovo estas la monumento al la pola reĝo kaj grandduko de Litovio Ladislao la 2-a, kiu troviĝas en Krakovo sur la placo de Jan Matejko.

Monumento de Grunwald
skulptaĵo [+]
Koordinatoj50° 3′ 59″ N, 19° 56′ 32″ O (mapo)50.06641719.942139Koordinatoj: 50° 3′ 59″ N, 19° 56′ 32″ O (mapo)

Map
Monumento de Grunwald
Vikimedia Komunejo:  Grunwald Monument in Kraków [+]
vdr

Historio redakti

 
La Grunwalda Monumento en Krakovo, dum la inaŭguro la 15an de julio 1910
 
La detruita monumeno fare de germanoj en novembro 1939

La monumento estis starigita en 1910 por memorigo de 500-a jardatreveno de la batalo de Grunwald kontraŭ la teŭtona ordeno. Ĝin fondis eminenta pola komponisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski kun dediĉo Gloron al la prapatroj – kuraĝon al la fratoj, legebla sur la monumenta soklo.

Solena malfermo de la monumento okazis la 15an de julio 1910 je la 12.00 tagmeze. La solenaĵon partoprenis 150 miloj de alvenintaj gastoj kaj krakovanoj. Interalie parolis marŝalo de Regna Konsilio Stanisław Badeni, la Urbestro de Krakovo Juliusz Leo kaj la fondinto Ignacy Jan Paderewski, kiu diris i.a.:

La kreaĵo, kiun ni rigardas ne fariĝis pro malamo. Naskis ĝin profunda amo al la Patrolando ne nur dum ties pasinta grandeco kaj nuntempa senforto, sed ankaŭ en ties klara, forta estonto. Naskis ĝin amo kaj dankemo por tiuj niaj prauloj, kiuj ne por akiraĵo, ne por predo iris batali, sed por defendo de la bona, ĝusta afero ekprenis la venkan armilon (...). Ni fortege deziras, ke ĉiu polo kaj ĉiu litovo de malnovaj partoj de la Patrio aŭ de trans la Oceano rigardu la monumenton kiel la signon de nia komuna pasinto, atesto de nia komuna gloro, antaŭdiro de pli bonaj tempoj, kiel la eron de nia propra kredoforta animo (...). Al la praa, amata ĉefurbo ni transdonas ĉi tiun kreaĵon por eterna regado. Dum la ceremonio de la malkovro de la Grunwalda Monumento oni kantis la patriotan kanton kun la teksto de Rota ("La Ĵuro") de Maria Konopnicka kaj laŭ la muziko de Feliks Nowowiejski.

Dum la 2-a mondmilito la monumento estis konstante detruata de novembro 1939 ĝis aprilo 1940. La soklon de ĝi oni eksplodigis per dinamito kaj malmuntitajn figurojn forveturigis profunden al Germanio.

La 28-an de januaro 1945 oni spontane decidis rekonstrui la monumenton. Sur la sama loko ekstaris granitaj blokoj savitaj de la originala soklo kun la plato memoriganta ekziston de la monumento.

En 1972 ekestis Komitato de Rekonstruo de la Grunwalda Monumento. Helpe de ekzistanta miniatura modelo, gardata en Historia Muzeo de la Urbo Krakovo kaj antaŭmilitaj fotoj Feliks Konieczny rekonstruis la monumenton.

La 16-an de oktobro 1976 ĝi denove retroviĝis sur la malnova loko. Ĉi foje la soklon de la monumento oni faris el granito alveturigita el ĉirkaŭaĵoj de Szklarska Poręba. Muldaĵoj de la figuroj estis faritaj en Gliwice.

Literaturo redakti

  • Anna Treiderowa: Obchody Grunwaldzkie w Krakowie, Kraków 1961

Vidu ankaŭ redakti