Grupo 77

koalicio en la Unuiĝintaj Nacioj

La Grupo 77, G-77grupo de la 77 estas grupo de disvolviĝantaj landoj cele helpi, subteni kaj apogi sin unu la alian en la debatoj de la UN.

Grupo 77
emblemo
internacia organizaĵo
Komenco 15-a de junio 1964 vd
Sidejo Sidejo de UN
Lingvoj

angla lingvo
araba lingvo
hispana lingvo
franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Malhelverde, fondintaj landoj de la G-77. Verde, aliaj membroj. Helverde, iamaj membroj.

Historio redakti

La G-77 estis kreata la 15-a de junio de 1964. Kiel ties nomo indikas, la grupo estis formata dekomende de 77 landoj, kvankam nune la nombro de la membroj estas 130. La G-77 realigas kunajn deklaraciojn pri specifaj temoj, kaj kunordigas programon de kunlaboro ĉe fakoj kiaj komerco, industrio, nutrado, agrikulturo, energio, krudaj materialoj, financoj kaj monaferoj. En 1988 la grupo adoptis la interkonsenton por sistemo ĝenerala de preferoj porkomercaj inter disvolviĝantaj landoj, kiu konsideras dogantarifojn, ĉefe pri agrikulturaj kaj industriaj produktoj. Ĉiujare la grupo realigas kunsidon de ministroj en Novjorko, kaj la decidoj adoptataj transmitiĝas al la regionaj delegitaroj de Ĝenevo, Parizo, Romo kaj Vieno, post kio oni atribuas specifan agadon al la agadkomitatoj. La financado de la grupo dependas el la kontribuoj farataj de la membroj.