Grupo Esperanto-Tigulio (GET)

GET
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Grupo Esperanto-Tigulio (GET), fondita en 1971, estas loka grupo de la Itala Esperantista Federacio, aktiva en Tigullio (elp. Tiguljo), en nordokcidenta Italio, ĉe la Ligura Maro en la proksimeco de la granda haven-urbo Ĝenovo..

Grupo Esperanto-Tigulio
Gruppo Esperanto Tigullio
Lando  Italio
Tipo loka asocio
Celo Esperanto
Influaero Tigullio
s.ro Aldo Formaggio (fondinto)
Fondiĝo 1971
Fondiĝloko Chiavari
Elstaruloj Elisabetta Vilisics
Sidejo Chiavari
Interretejo http://esperantotigullio.altervista.org/
vdr

Aktivecoj redakti

La grupo organizas periode publikajn prezentadojn de la lingvo, kaj kursojn. Ankaŭ konversaciaj vesperoj estas organizitaj regule.

Historio redakti

En la sepdekaj jaroj plurajn tigulaj lernejoj okazigis avangardajn eksperimentojn pri Esperanto kiu estis ankaŭ uzita kiel propedeŭtika ilo por la lernado de fremdaj lingvoj, kun rezultoj publikigitaj sur la Itala Revuo de Aplika Lingvistiko.

Lingvoinstruadaj projektoj okazis en lernejoj de Chiavari, Lavagna, Rapallo kaj Cogorno, kunlabore kun Scienca Universitato Loránd Eötvös de Budapesto (Hungario), kun profesoro Helmar Frank de Instituto Kibernetika de Paderborn (Germanio) pri ilia Bazaj studoj pri humankibernetiko kaj mensoscienco, kaj pluraj fremdaj lernejoj. Lokaj klasanaroj korespondis kun eksterlandaj lernejoj de 43 landoj.Pri tio oni okazigis ekspozicion titolita "Malfermu la fenestrojn sur la mondo!",

Plurajn lernantaroj havis oportunecon praktiki Esperanton per personaj renkontoj kun eksterlandaj gastoj el Belgio, Bulgario, Brazilo, Francio, Germanio, Japanio, Britio, Madagaskaro, Nederlando kaj Svedio. Unu klaso de Chiavari estis elektita por reprezenti Italion en Internacia Skolo en Dalmatio, per iniciato de Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj.

En la naŭdekaj jaroj unu rimarkebla iniciato estis la turisma "semajno inter maro kaj montoj" al kiu partoprenis esperantistoj el Argentino, Australio, Brazilo, Koreo, Japanio, Indio, Israelo, Madagaskaro, Usono, Sud-Afriko ktp. Kelkaj el ili kontribuis persone al la kulturaj iniciativoj direktitaj al civitanaro: koncertoj, konferencoj, prezentadoj de malsamaj popoloj kaj kulturaj.

Interkulturaj dialogoj redakti

1- Eksterlandaj gastoj

Tigullio (: tiguljo), marborda teritorio, allogas multajn eksterlandanojn per siaj pejzaĝoj kaj karakterizaj urbetoj.

Pli ol 200 eksterlandaj esperantistoj el 36 landoj de kvin kontinentoj. dum la paso de la jaroj vizitis la grupon por trovi gvidon senformala de lokaj esperanto-parolantoj. Ĉiuj renkontoj riĉigis la vivon de la Grupo per apartaj scioj kaj spertoj.

La gastoj de 26 diversaj gepatraj lingvoj, diversaj aĝoj kaj okupiĝoj, devenis el landoj kun multaj, malsamaj kulturoj. Ekzemple:

el Koreujo, Izraelo, Burkina-Fazo/Francio, Usono, Hindio, Rusio, Kolombio, Brazilo, Malagaŝa Respubliko, Litovio, Germanio, Rumanio, Ukrajnio, Svedio, Polio... kaj aliaj

Nuntempa agado redakti

Grupo Esperanto Tigulio plutenas instituciajn rilatojn kun Publika Administracio de lokaj urboj, per kontaktoj kun komunumoj. Oni ankaŭ zorgas la rilatojn de internaciaj urbaj ĝemeliĝoj. Krome, oni plutenas rilatojn kun lokaj instancoj, kiel astronomia asocio, vela asocio kaj kultura asocio.

En la kadro de Respondeca Turismo, la liguraj esperantistoj partoprenis al programoj turismaj, kulturaj kaj sportaj en Italio kaj eksterlande. Inter la plej freŝaj aktivecoj estis la vojaĝo en Nepalo, kun piedmarŝado sur Himalajo, kaj la biciklado de Parizo al Lillo okaze de la 100-a Universala Kongreso 2015.

La Golfo de Tigulio estas en pitoreska marborda regiono de Ligurio, do la grupo ankaŭ organizas Veladojn por Esperantistoj por navigi per vel-jaĥto en la Golfo de Ĝenovo, vizitante Portofino-n, Chiavari-n kaj la famajn Kvin Landojn. En 2016 la partoprenantoj venis el Belgio, Bulgario, Svisio, Rumanio kaj Nederlando.

Kune kun loka Asocio pri Astronomio kaj Maristaro, oni ankaŭ kunlaboris en Sestri Levante al la ekspozicio pri lumturoj, marsignaloj kaj astronomiaj iloj por la navigado.

Eksteraj ligiloj redakti

http://esperantotigullio.altervista.org Arkivigite je 2023-04-14 per la retarkivo Wayback Machine