Grupo de ekologia agrikulturo

mediprotekta neregistara organizaĵo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La organizaĵo grupo de ekologia agrikulturo - hispane Grupo de Agricultura Orgánica (GAO) - estas mediprotekta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Kubo, fondita en 1993. En 1999 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

grupo de ekologia agrikulturo
Grupo de Agricultura Orgánica
organizaĵo
Komenco 1993
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Kubo
Situo Havano
Tipo mediprotekta neregistara organizaĵo
vdr

La organizaĵo laboris por evoluigi solvon por la nutra krizo de Kubo de la 1990-aj jaroj uzante ekologiajn agrikultursistemojn, kaŭzante permanentan transformon de la kuba agrikulturo. La projekto estis fondita en 1993, en tempo kiam la lando alfrontis sian plej gravan manĝokrizon ekde la revolucio pro disfalo de Sovetunio, fortranĉante helpon.

La ĉefa celo de la organizajo estis pruvi ke organikaj agrikulturaj produktaj metodoj povas esti superaj al la "normala", kapitalintensa agrikultura en ĉiuj gravaj rilatoj, kaj persvadi politikistojn, farmistojn kaj ankaŭ sciencistojn kaj la ĝeneralan publikon ke ne sencas reveno al la malnovaj metodoj. Tiucele organiziĝis prelegoj tra la lando kaj presiĝis revuoj kaj informiloj, kaj stariĝis kurso pri ekologia agrikulturo en la Agrikultura Universitato de Havano, por pruvi al studentoj kaj aliaj docentoj, ke agroekologia produktado povas esti same efika kiel konvenciaj metodoj, kun kromefiko ke la grundo iĝas pli fekunda.

Eksteraj ligiloj redakti