Grupulino (angle groupie), estas tre fidela fano de grupo aŭ konata persono. Grupulinoj ofte serĉas alproksimiĝon al la persona vivmedio de ilia idolo kaj postsekvas tiun personon ĉie kie li aperas. Kelkfoje ili eĉ konsentas havi seksan rilaton.

Trevor Middleton kun grupulino

Pamela Des Barres estis grupulino kiu por la unua fojo priskribis la terminon kaj verkis librojn pri siaj spertoj kun artistoj.