Saanen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saanen (stacidomo). |
Saanen (france Gessenay) estas de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Saanen kies ĉefloko ĝi estis, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto kaj ĉefloko de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 6961 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 7053 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Saanen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saanen | |||||
Preĝejo de Saanen | |||||
komunumo en Svislando • vilaĝo | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Supra Simme-Valo-Saanen | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Saanen | ||||
Geografia situo | CH1903: 586773 / 147985 (mapo)46.4830555555567.2663888888889Koordinatoj: 46° 29′ N, 7° 16′ O; CH1903: 586773 / 147985 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 6961 | ||||
Areo | 119,74 km² | ||||
Alteco | 1014 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3792 Saanen
| ||||
Komunumkodo | 0843 | ||||
Mapo de Saanen | |||||
Geografio
redaktiSaanen situas ĉe la bordo de la rivero Sarino, de kies germana nomo Saane la komunumo ricevis sian nomon. Al Sarino alfluas en Saanen la du fontriveroj Louibach kaj Turbach. Krom la ĉefvilaĝo Saanen mem apartenas al la komunumo la vilaĝoj Abländschen, Bissen, Ebnit, Gruben, Grund, Gstaad, Kalberhöni, Saanenmöser, Schönried kaj Turbach, kiujn oni en la loka alemana dialekto nomas Bäuerte.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 119,74 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 51,3% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Saanen limas en nordo al Charmey kaj Jaun (ambaŭ en Kantono Friburgo), en oriento al Boltigen, Zweisimmen, Sankt-Stefano kaj Lenk en Simme-Valo, en sudo al Lauenen kaj Gsteig ĉe Gstaad, kaj en okcidento al Château-d'Œx kaj Rougemont (ambaŭ en Kantono Vaŭdo).
Trafiko
redaktiSaanen disponas pri stacidomo ĉe la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Zweisimmen. De la stacidomo de Saanen krome eliras diversaj poŝtaŭtolinioj.
Tra Saanen ankaŭ kondukas la pasejstrato tra la Col-des-Mosses-Pasejo de Zweisimmen al Château-d’Œx.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Saanen datiĝas el la jaro 1228 en la franclingva formo Gissinay. La germanlingva formo estis menciita unuan fojon en la jaro 1340 kiel Sanon.
Partneraj komunumoj
redaktiLa komunumo Saanen havas urbajn partnerecojn kun:
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saanen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)