Gsteigwiler

komunumo de Svislando


Gsteigwiler estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 425 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gsteigwiler
Blazono de Gsteigwiler
Blazono de Gsteigwiler
Blazono de Gsteigwiler
Gsteigwiler, Wilderswil kaj Matten viditaj de la Harderfervojo
Gsteigwiler, Wilderswil kaj Matten viditaj de la Harderfervojo
Gsteigwiler, Wilderswil kaj Matten viditaj de la Harderfervojo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 39′ 18″ N 7° 52′ 30″ O / 46.65500 °N, 7.87500 °O / 46.65500; 7.87500 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 18″ N 7° 52′ 30″ O / 46.65500 °N, 7.87500 °O / 46.65500; 7.87500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 425
Areo 7,02 km²
Alteco 645 m super marnivelo
Poŝtkodo 3814
Komunumkodo 0577
Mapo de Gsteigwiler
Mapo de Gsteigwiler
Mapo de Gsteigwiler
vdr

Geografio redakti

Gsteigwiler situas en Berna Oberlando sude de Interlaken ĉe la orienta bordo de la rivero Lütschine. En oriento de la komunumo leviĝas la monto Schynige Platte, al kiu kondukas dentorada montarfervojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gsteigwiler, la setlejo Lengg (norde de la vilaĝo), la orienta parto de la setlejo Gsteig (kun la preĝejo kaj la tombejo, la cetero de Gsteig okcidente de la rivero apartenas al Wilderswil), Breitlauenen (sur alteco de 1542 m s.m., kie troviĝas la meza haltejo de la montara fervojo al Schynige Platte), kaj la setlejoj Rüti, Loch, kaj Buechestutz sude de la vilaĝo. En Buechestutz troviĝas helikoptera bazo de REGA (Svisa Aersavservo) Krome al la komunumo apartenas kelkaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,02 km², de kiuj 65,1% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gsteigwiler limas en nordo al Bönigen, en oriento al Gündlischwand, kaj en sudo kaj okcidento al Wilderswil.

Trafiko redakti

 

Gsteigwiler situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 221 de Interlaken al Grindelwald pasas okcidente de la komunuma limo aliflanke de la rivero Lütschine. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 troviĝas proksimume 3 kilometrojn sude en Interlaken. Per buslinio al la stacidomo Interlaken West la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome sur la komunuma teritorio situas la haltejo Breitlauenen de la turisma montarfervojo al Schynige Platte. La stacidomo de Wilderswil troviĝas proksimume 1,5 kilometrojn sudokcidente de la vilaĝocentro de Gsteigwiler.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gsteigwiler datiĝas el la jaro 1333 kiel Wiler. Dum mezepoko Gsteigwiler estis imperia feŭdo, kiun administris inter aliaj la Baronoj de Wädenswil. En la jaro 1310 ĝis fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 ĝi estis atribuita al la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Respubliko post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando en la jaro 1803 estis transformita al la distrikto Interlaken. En la jaro 2010 la distrikto Interlaken estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti