Guárico

provinco de Venezuelo

Guárico estas unu el la 23 subŝtatoj kiuj konsistigas Venezuelon. La subŝtato, kiu estas en la nordo de Venezuelo, limas Karabobo, Aragua kaj Miranda en la nordo, Anzoátegui en la oriento, Bolivaro kaj Apure en la sudo kaj Barinas kaj Cojedes en la okcidento.

Guárico
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco206 m [+]
ĈefurboSan Juan de los Morros
- koordinatoj9° N, 67° U (mapo)8.7-66.6Koordinatoj: 9° N, 67° U (mapo)
Areo64 986 km² (6 498 600 ha) [+]

Loĝantaro964 264 [+] (2018)
Denseco14,84 loĝ./km² [+] [+]

ŜtatestroJosé Manuel Vásquez

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-G

Guárico (Tero)
Guárico (Tero)

Guárico (Karabobo)
Guárico (Karabobo)
DEC

Map
Guárico

Vikimedia Komunejo:  Guárico [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La subŝtato kovras areon de 64 986 kvadrataj kilometroj. 747 739 loĝantoj vivas en la subŝtato (aktuale en 2011). Ĝia ĉefurbo estas San Juan de los Moros kaj ĝia plej granda urbo estas Calvoso.

Historio redakti

La hispanoj alvenis en la regionon en la 16-a jarcento, konkeris ĝin kaj ĝi restis sub ilia kontrolo ĝis la 19-a jarcento.

Dum la Venezuela Milito de Sendependeco, pluraj gravaj bataloj okazis en la teritorioj de la hodiaŭa subŝtato. Post la milito, en la 1820-aj jaroj, la areo estis aldonita al la granda Respubliko de Kolombio kaj post ke ĝi diseriĝis en 1830, la areo estis transdonita al Venezuelo. Venezuelo estis dividita en provincojn kaj la areo iĝis parto de provinco Karakas. En 1848 la provinco de Guárico estis kreita. La origino de la nomo estas de la rivero Guárico kiu fluas en la areo.

En 1864, post la federacia milito, Venezuelo iĝis federacia ŝtato kaj la regiono iĝis la ŝtato Guárico, kies ĉefurbo estis Calaboso. En 1874 la ĉefurbo estis transdonita al Ortiz.

En 1881, la subŝtato estis unuigita kun pluraj aliaj subŝtatoj en sia regiono al la "Granda Miranda Ŝtato", sed ĝi estis disigita en ĝiaj komponentoj en 1899.

En 1934, la subŝtata ĉefurbo estis translokigita al San Juan de los Moros.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Guárico estas bazita sur agrikulturo, kiu inkludas, interalie, la kultivadon de rizo, maizo kaj sorgo, naftoproduktadon, bestbredado kaj minadon.

Eksteraj ligiloj redakti