Peranzanes

(Alidirektita el Guímara)

Peranzanes [peranZAnes] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Peranzanes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24429
Demografio
Loĝantaro 270  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 6° 38′ U (mapo)42.876666666667-6.6341666666667Koordinatoj: 42° 53′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 949 m [+]
Areo 117,54 km² (11 754 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peranzanes (Provinco Leono)
Peranzanes (Provinco Leono)
DEC
Peranzanes
Peranzanes
Situo de Peranzanes
Peranzanes (Hispanio)
Peranzanes (Hispanio)
DEC
Peranzanes
Peranzanes
Situo de Peranzanes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peranzanes [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Municipa teritorio de Peranzanes en la provinco Leono.
Kastrumo Ĉano.
Kastrumo Ĉano.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cariseda, Chano, Faro, Fresnedelo, Guímara, Peranzanes kaj Trascastro, okupas totalan areon de 117,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 269 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 147 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia (kastrumoj) kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj vagkomercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, somera reveno).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti