La Gvaĉaro, GuaĉaroOleobirdo (Steatornis caripensis), estas svelta, longflugila birdo parenca de kaprimulgoj kaj kutime lokita kun tiuj en la ordo Kaprimulgoformaj. Ĝi estas sufiĉe distinga de aliaj birdoj por esti lokita sole en propra familio (Steatornedoj) kaj subordo (Steatornithes); pli ĵusa priserĉado indikas, ke ĝi estu konsiderata eĉ distinga ordo (kiu ankoraŭ ne havus validan taksonomian nomon).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvaĉaro
Paro da oleobirdoj
Paro da oleobirdoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Steatornitedoj Steatornithidae
Genro: Steatornis
Specio: S. caripensis
Steatornis caripensis
(Humboldt, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Steatornis caripensis - MHNT
Steatornis caripensis map.svg
Steatornis caripensis dist. mapo

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en nordaj areoj de Sudameriko el Gujano kaj la insulo Trinidado al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio en arbaroj kun kavoj, kie ili estas koloniaj. Ĝi estas laŭsezona migranta, moviĝante el la reproduktejaj kavoj serĉe de fruktarboj. Ĝi ĉeestis kiel rara vaganto en Kostariko, Panamo kaj Arubo.

Kutimaro redakti

Tiu nokta specio estas, unike, speciala manĝanto de frukto de oleopalmo kaj tropikaj laŭroj kaj la ununura nokta birdo kiu ne manĝas animalajn predojn. Ĉiuj aliaj kaprimulgoj kaj ties parencoj estas insektovoruloj. Ili disŝiras la fruktojn per sia hokega beko.

Aspekto redakti

La piedoj de la Gvaĉaro estas malgrandaj kaj preskaŭ malutilaj (ĉefe kompare ekzemple kun tiuj de strigoj), escepte por pendi de vertikalaj surfacoj. Tamen, ĝi estas kapabla de flugo malrapide ŝveba kaj turniĝanta, kiu permesas ilin flugi tra mallarĝegaj areoj de tiuj kavoj, preni fruktojn dumfluge senhalte kaj kunporti sufiĉe da manĝaĵo al la idoj. Ŝajne ili lokigas la plej maturajn fruktojn danke al flarsento. Granda parto de ties kutimaro similas al tiu de vespertoj.

Temas pri granda birdo 40–49 cm longa, kun enverguro de 91 ĝis 100 cm kaj pezo de 350-485 g. La kapo estas malgranda (kompare kun la korpo), rondoforma kaj en ĝi kontrastas grandaj (kompare kun la kapo) kaj nigraj okuloj. Ĝi havas ebenan en suba makzelo, povan hokegoforman en supra makzelo bekon ĉirkaŭitan de tre kaŝtankoloraj bridaj harplumoj ĝis 5 cm longaj. Ĝi estas ĉefe ruĝecbruna kun blankaj punktoj en kolumo, nuko kaj flugiloj. Rimarkinda estas la preciza linio de ili el ŝultro al centra dorso. Subaj partoj estas cinamokoloraj punktitaj je blanko. La vosto kaj flugiloj havas la duan duonon pli malhelbrunajn kun blankaj punktostrioj.

Reproduktado redakti

Dum la tago tiuj gregemaj birdoj restas en la kavaj kornizoj. La nesto estas amaso de malpuraĵoj, kutime super akvo -ĉu de fluo ĉu de maro- (eĉ ĝis 770 m ene de la kavo, eble por eviti tradician hompredadon), kie la ino demetas 2-4 brilblankajn ovojn kiuj tuje iĝos makulitaj je bruno. Tiuj estas rondoformaj, sed kun distinga pinta kaj pli malgranda fino kaj mezaveraĝe 41.2 x 33.2 mm. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. Oni ne konas multe pri la reprodukta konduto de tiu specio, ĉar malhelo kaŝas ilin, krom la fakto, ke la eniro en la kavoj estas danĝera por homoj pro infekto de blatoj, atako de skorpioj, malsanoj pro malpuraĵoj, ktp.

La idoj iĝas tre dikaj antaŭ elnestiĝo, pezante duonon pli ol plenkreskulo, ĉar tiuj manĝas ĉiutage kvaron de sia pezo. Ili estis iam kolektitaj kaj uzitaj por produkti oleo, de kie devenas la nomo "oleobirdo".

 

Ekolokigo redakti

Kvankam la Gvaĉaro manĝas per rigardo, ĝi estas unu el la malmultaj birdoj, kaj la ununura nokta birdo, konata pro flugi laŭ eĥolokigo en sufiĉe malaltaj lumokondiĉoj, uzante serion de akraj aŭdeblaj klakoj tiucele. Ĝi produktas ankaŭ varion de akraj krioj en siaj kavernoj. Eniri en kaverno kun lumo precize provokas tiujn raŭkajn alvokojn; ili povas esti aŭdataj ankaŭ kiam la birdoj preparas por eliri amase el la kaverno krepuske.[1]

Homkonata redakti

La oleobirdo estas nomita "guaĉaro" aŭ "tajo" en hispana, ambaŭ termoj estas de indiĝena origino. En Trinidado ĝi estis foje nomitaj "diablotin" (france por "diableto"), supozeble pro la laŭtaj krioj, ŝajne similaj al tiuj de torturitaj homoj.

La Nacia parko Cueva del Guácharo (Kaverno de guaĉaroj), en la montara distrikto Caripe [kaRIpe] de norda Monagas, Venezuelo, estas kie Alexander von Humboldt unuafoje pristudis la specion. La vorto caripensis de la scienca dunoma nomo signifas "el Caripe", kaj Steatornis signifas "dika birdo", reference al la dikeco de la idoj.

 

La Kaverno Guácharo estis la unua nacia monumento de Venezuelo kaj estas la kerna ero de la nacia parko; laŭ proksimumaj kalkuloj tie loĝas ĉirkaŭ 15,000 aŭ pli da birdoj. Ankaŭ Kolombio havas nacian parkon nomitan laŭ sia "Cueva de los Guácharos", ĉe la suda bordo kun Ekvadoro. Tiu specio estis vidata en multaj aliaj lokoj laŭ la Andoj, inkludante ĉe la Cueva de los Tayos de Ekvadoro kaj en Brazilo: oni scias, ke ili loĝas tiom sude kiom ĝis la Nacia Parko Carrasco en Bolivio. La Kavo Dunstan, ĉe la Asa Wright Nature Centre en Trinidado, estas hejmo de ĉirkaŭ 200 nestoparoj de gvaĉaroj. Post tradicia hompredado, lastatempe la specio estas protektita en ĉiu lando kaj nur en malprosimaj regionoj povas okazi ankoraŭ iom da predado, ne tro danĝera por la specio. En Venezuelo ono observis kelkan abandonon de kavoj, sed tio estas konsekvenco de malarbarigo. La specio estas profitiga por la naturo, ĉar ili disigas ĉue la semojn de la englutitaj fruktoj, ĝis 21 tunoj ĉiumonate en la plej loĝata kavo. Sed la homo povas endanĝerigi la specion pro senarbarigo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Tim Birkhead, Bird sense. What It's Like to Be a Bird, Bloomsbury, 2012, paĝoj 63-71

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti