Guadalupa karakaro

La Guadalupa karakaro, Caracara lutosa, estas formortinta rabobirdo apartenanta al la familio de Falkedoj.[1] Ĝi estis, kun la tre proksimaj parancoj nome Norda kaj Suda karakaro, iam lokigita en la genro Polyborus. ĝi estis konata ankaŭ kiel QueliliCalalie.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Guadalupa karakaro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Caracara
Caracara lutosa
(Ridgway, 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio loĝis en la insulo de Meksiko nome Guadalupe ĝis komenco de la 20a jarcento. La Kresta karakaro estis foje malĝuste aludita kiel "Guadalupa karakaro", ĉar la formortintaj birdoj estis iam konsiderataj subspecioj de la pasinta taksono. Ili estis rekonsiderataj kiel plena specio en 2000.[3]

Ĝi estis priskribita kiel "malica" de komencaj observantoj. Ĝi estis formortigita pro ĉasado kaj venenado fare de kapristoj de la insulo Guadalupe. En 1876 la specio estis komuna en la insulo.[2] Tamen marte de 1897, oni trovis nur unu birdon,[4] sed aldonaj membroj de la specio survivis. Decembre de 1900 kolektisto Rollo Beck trovis 11 kaj kaptis 9 kiel sciencaj specimenoj. Eble li pafmortigis la lastan karakaron de insulo Guadalupe, miskredante pro ties sentimo kaj trovofacilo ke ili estis komunaj.[5] Estis unu plia (nekonfirmata) vidaĵo en 1903; la birdospecio estis certe formortigita en 1906.[6]

La Guadalupa karakaro estas unu el la malmultaj specioj kiuj estis intence formortigita fare de homoj. Tio laŭ peto de la kapristoj kiuj plendis ke la birdoj atakis kapridojn (kvankam la rolo de la karakaroj kiel kapropredanto estis ege troigita).[2] Ĉiukaze pro la enorma pliigo de invadaj sovaĝigitaj kaproj ankaŭ la habitato de la insulo ŝanĝis kio estis tialo de formortigo de kelkaj aliaj endemiaj specioj pro preskaŭ totala habitatoperdo.[7]

Pro ŝajna kazo de kun formorto la laŭso Acutifrons caracarensis estas konata nur el la Guadalupa karakaro.[8]

Restas ĉirkaŭ 35 specimenoj (haŭtaĵoj, skeletoj kaj 2 ovoj) en publikaj kolektoj nune.[9] Specimenoj montreblas en Ĉikago, Vaŝingtono kaj Londono.

Notoj redakti

  1. Caracara lutosa. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Nov-Jorko: Harper Perennial, p. 172. ISBN 0-06-055804-0.
  3. AOU (2000)
  4. Kaeding (1905)
  5. Abbott 1935
  6. Thayer & Bangs (1908)
  7. León de la Luz et al. (2003)
  8. Mey (1990)
  9. Luther (1996)

Referencoj redakti

  • Abbott, C. B. 1933. Closing history of the Guadalupe Caracara. Condor 35:10-15.
  • American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. Digital Object Identifier: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2
  • IUCN2010.4, BirdLife International, 2008, 150588, Caracara lutosa, konsultita la 2011-04-07.
  • Fuller, Errol (2000): Extinct Birds (2a eld.). Oxford University Press, Oxford, New York. ISBN 0-19-850837-9
  • Greenway, James C. Jr. (1967): Guadelupe Island Carcara. In: Extinct and Vanishing Birds of the World (2nd ed.): 183-195. Dover Publications, New York.
  • Kaeding, Henry B. (1905): Birds from the West Coast of Lower California and Adjacent Islands (Part II). Condor 7(4): 134-138. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • King, Warren B. (ed.) (1981): Endangered Birds of the World; The ICBP Bird Red Data Book: Preamble 8. ISBN 0-87474-584-5
  • León de la Luz, José Luis; Rebman, Jon P. & Oberbauer, Thomas (2003): On the urgency of conservation on Guadalupe Island, Mexico: is it a lost paradise? Biodiversity and Conservation 12(5): 1073–1082. COI:10.1023/A:1022854211166 (HTML resumo)
  • Luther, Dieter (1996): Die ausgestorbenen Vögel der Welt (Die neue Brehm-Bücherei 424) (4a eld.). [germane] Westarp-Wissenschaften, Magdeburg; Spektrum, Heidelberg. ISBN 3-89432-213-6
  • Mey, Eberhard (1990): Eine neue ausgestorbene Vogel-Ischnozere von Neuseeland, Huiacola extinctus (Insecta, Phthiraptera). Zoologischer Anzeiger 224(1/2): 49-73. [Germane kun angla resumo] PDF plena teksto
  • John Thayer & Outram Bangs (1908): The Present State of the Ornis of Guadaloupe Island. Condor 10(3): 101-106. COI:10.2307/1360977 PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine