La rivero Guadiaro (de la araba, wad auro, "rivero de oro"[1] kaj en latina, Flumen Barbesula[2]) estas rivero de la sudo de Hispanio, kiu fluas tra la provincoj Malago (okcidente) kaj Kadizo (oriente). Ĝi ekfluas en la Montoĉeno de Arundo kaj elfluas ĉe Sotogrande. La rivero Guadiaro estas unu el ĉefaj riveroj de la Hispana Suda Baseno.

Guadiaro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 80 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Kadizo
vdr

Estas grava akvo transfluigejo al la urboj de la Kadiza Golfo tra tunelo inter Cortes de la Frontera (Malago) kaj Ubrique (Kadizo).

Ties ĉefaj alfluantoj estas la rivero Hozgarganta (35 km) kaj la rivero Genal.

Notoj redakti

  1. VV.AA, Por los ríos de Málaga. Airon Ediciones, Malago 2004. ISBN: 84-96124-03-7.
  2. Jábega: Descubrimiento de Cilniana en Estepona. Arkivita el la originalo je 2014-04-27. Alirita 2014-04-27.

Eksteraj ligiloj redakti