Guadramiro estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Guadramiro estas tradukebla etimologie al Rivero Valo de Ramiro el la araba ŭadi kaj reference al la reĝo Ramiro la 2-a.

Guadramiro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 6° 30′ U (mapo)41.0175-6.4933333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 6° 30′ U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 31,48 km² (3 148 ha) [+]
Guadramiro (Provinco Salamanko)
Guadramiro (Provinco Salamanko)
DEC
Guadramiro
Guadramiro
Situo de Guadramiro
Guadramiro (Hispanio)
Guadramiro (Hispanio)
DEC
Guadramiro
Guadramiro
Situo de Guadramiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guadramiro [+]
vdr
Turo de Guadramiro.
Turo de Guadramiro krepuske.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 600 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Valderrodrigo, Barceo, Vitigudino, Yecla de Yeltes kaj Encinasola de los Comendadores.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento kaj estis grava loko en la Mezepoko. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Vidindaĵoj estas turo, palacoj preĝejo, kruco.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti