Guajará-Mirim estas municipo en la brazila subŝtato Rondonio, kiu havis 41.656 loĝantojn en 2010 [1].

Guajará-Mirim
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Guajará-Mirim
Deveno de nomo: indiĝena vorto por Akvofaleto
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Rondonio
Mezoregiono Madeira-Guaporé
Mikroregiono Guajará-Mirim
Situo urba centro
 - koordinatoj 10° 46′ 58″ S 65° 20′ 22″ U / 10.78278 °S, 65.33944 °U / -10.78278; -65.33944 (mapo)
Areo 24 855,772 km² (2 485 577,2 ha)
Loĝantaro 41 656 (2010)
Denseco 1,68 loĝ./km²
Horzono UTC-4
Situo ene de Rondonio
Situo ene de Rondonio
Situo ene de Rondonio
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Guajará-Mirim
Retpaĝo: http://www.guajaramirim.ro.gov.br
Portalo pri Brazilo

Guajará-Mirim estas indiĝena nomo, kiu signifas "akvofaleto"; ĝia historio forte estas ligata al la konstruado de la fervojo Madeira-Mamoré. Ĉar ĝi estas lokata en bela regiono de la subŝtato, tial Guajará-Mirim gajnis karesan kromnomon: Pérola do Mamoré (perlo de la rivero Mamoré).

Turismo redakti

Kulturo

  • Historia Municipa Muzeo de Guajará-Mirim
  • Urba Biblioteko Jarbas Passarinho

Naturaj Atrakcioj

  • Groto en Pacaás Novos
  • Turo de EMBRATEL - sur la supro de la altebenaĵo Pacaás Novos
  • Rivero Pacaás Novos - tie oni povas rigardi la enfluan fenomenon kun la rivero Mamoré
  • Akvofal(et)oj kaj rapidfluoj: Guajará Mirim, Guajará-Açú, Bananeira, Pau Grande, Lage, Praia da Pedra da Morte kaj Praia das Três Bocas.

Festotagoj

  • 10 de aprilo – Kreita tago de la urbo Guajará-Mirim
  • 8 de decembro – Nossa Senhora do Seringueiro – Patronino de la urbo Guajará-Mirim

Kulturaj Eventoj

  • Junia Festo
  • Boi-Bumbá - Aŭgusto
  • Kaŝtana Festo - Julio
  • EXPOAGUM – Aŭgusto/Septembro
  • Populara Muziko Festo de Guajará-Mirim (FEMPOGUAM)
  • Folklora Festo de Guajará-Mirim (FEFOGUAM) - Aŭgusto
  • Sete de Setembro - Brazila Sendependeco Festo - Septembro

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. IBGE. Guajará-Mirim (HTML). Censo 2010. Alirita 2012-01-21.