Guanahani estas la nomo de la insulo sur kiu surteriĝis Kristoforo Kolumbo la 12-a de oktobro 1492, kiam alvenis unuafoje en Amerikon, kaj kiun li nomis San-Salvadoro. La insulo estis loĝata de la indiĝenoj lukajoj aŭ tainoj. Guanahani estas sendube unu el la insuloj de la arkipelago de la Antiloj, pli precize en la Bahamoj. Tamen, la ekzakta identigado de tiu fama insulo sur kiu surteriĝis Kolumbo ankoraŭ estas debatata. La 29-a de aprilo 1493 publikiĝis en Barcelono letero de Kolumbo kie li anoncis la Malkovron. Ĝi temas pri la unua presita dokumento kiu mencias la nomon Guanahani sed ĝi ne donas detalojn pri la insulo mem:

Bahamoj: markitaj per cirklo videblas tiuj insuloj kiuj estis identigitaj kiel Guanahani.
Citaĵo
 Al la unua insulo kiun mi trovis mi renomis ĝin San-Salvadoro memore al la Pleja Moŝto, kiu mirinde donis ĉi ĉion; la indiĝenoj nomas ĝin Guanaham; al la dua insulo mi renomis ĝin Sankta Maria de la Koncipiĝo; al la tria Fernandina ; al la kvara Isabela; al la kvina Juana, kaj tiel al ĉiu insulo nova nomo. 
— Letero de Kristoforo Kolumbo al la Skribisto de Ración

Kristoforo Kolumbo priskribas la insulon en lia taglibro kiel:

Citaĵo
 Sabato 13-an de oktobro:... Ĉi tiu insulo estas sufiĉe granda kaj tre plata kaj kun tre verdaj arboj kaj multaj akvoj kaj granda laguno en la mezo, sen ajna monto, ĉio tre verda, kio plaĉigas rigardi ĝin.