Guāngxù
imperiestro de Ĉinio
(Alidirektita el Guangxu)
La Imperiestro Guāngxù (ĉine 光緒, prononco proksimume [GŭangŜJU], naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1871, mortis la 14-an de novembro 1908), persona nomo Zaitian (manĉure Dzai-Tiyan), estis la dekunua imperiestro de la Qing-dinastio, kaj la naŭa Qing imperiestro kiu regis Ĉinion. Lia reĝado daŭris de 1875 ĝis 1908, sed praktike li regis, sub influo de la imperiestrino Ciŝji (ĉine 慈禧, pinjine Cíxǐ, IFA (en norma ĉina lingvo) [tsʰɯ2ɕi3]), nur de 1889 ĝis 1898. Li iniciatis la "centtagan reformon", sed estis abrupte haltigita kiam la imperiestrino lanĉis puĉon en 1898, post kiu li estis metita sub hejmareston ĝis sia morto. Lia rega nomo, "Guangxu", havas la signifon "glora sukcedo".
Guāngxù | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sekvanto | Pu Ji vd | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | ᡯᠠᡳ ᡨᡳᠶᠠᠨ | ||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1871 en Prince Chun Mansion | ||||
Morto | 14-an de novembro 1908 (37-jaraĝa) en Zhongnanhai | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Arsena toksiĝo vd | ||||
Tombo | Chongling Mausoleum (Qing dynasty) (en) vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Qing vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Aisin-Gioro vd | ||||
Patro | Yixuan, Prince Chun (en) vd | ||||
Patrino | Yehenara Wanzhen (en) vd | ||||
Gefratoj | Zaifeng, Prince Chun (en) , Zaitao (en) kaj Zaixun, Prince Rui (en) vd | ||||
Edz(in)o | Empress Dowager Longyu (en) Consort Jin (en) Consort Zhen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatestro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||