Guantanamo

(Alidirektita el Guantánamo)

GuantanamoGvantanamo (en la hispana lingvo Guantánamo, elparolata kaj en E-o ankaŭ Gŭantanamo) estas la nomo de la provinco kaj de ĝia ĉefurbo en la oriento de Kubo:

Guantanamo
urbo • municipo de Kubo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 95100
Demografio
Loĝantaro 228 436  (2012) [+]
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 8′ N, 75° 12′ U (mapo)20.138333-75.206111Koordinatoj: 20° 8′ N, 75° 12′ U (mapo) [+]
Alto 46 m [+]
Areo 741,4 km² (74 140 ha) [+]
Guantanamo (Kubo)
Guantanamo (Kubo)
DEC
Guantanamo
Guantanamo
Situo de Guantanamo
Guantanamo (Kubo)
Guantanamo (Kubo)
DEC
Guantanamo
Guantanamo
Situo de Guantanamo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guantánamo [+]
vdr

Provinco redakti

 
Mapo de la provinco de Guantanamo en Kubo

Guantanamo estas la plej orienta provinco de Kubo.

  • Surfaco: 6.178 km²
  • Loĝantaro: 507.300 homoj
  • Loĝdenseco: 82 homoj en km²

La arkitekturo kaj la kulturo estas iom diferencaj de tiu de la cetero de Kubo, pro la influo de aliaj karibaj landoj.

Urbo redakti

Guantanamo estas la ĉefurbo de la provinco. La loĝantaro estas de ĉ. 208.000 homoj.

Golfo redakti

En la provinco troviĝas golfeto nomata Guantanamo.

Militbazo redakti

En la Golfo de Guantanamo, 15 km for de la urbo, ekzistas militbazo de la usona armeo. Ĝi estis muntita en 1898, post la fino de la milito de sendependiĝo de Kubo, dum kiu la usona registaro invadis la insulon pretekstante helpon al la sendependistoj. La bazon oficiale cedis la unua prezidento de Kubo (kaj usona civitano) Tomás Estrada Palma, surbaze de la Amendo Platt, artikolo en la kuba konstitucio kiu permesis la intervenon de la usona registaro en kubaj decidoj.

Poste oni decidis la pagon de luo pro la uzo de la bazo. La nuna kuba registaro de Fidel Castro ne akceptas la oficialan validecon de la traktato kaj plurfoje rifuzis la enspezon de la luo pro tiu uzo.

Malliberejo redakti

Post la teroristaj atakoj de Al-Kaida en Usono je la 11-a de septembro 2001 kaj la milito en Afganujo, la usona registaro organizis malliberejon en la militbazo por enprizonigi diversajn honojn suspektatajn pro terorismo. La leĝa situacio estas kontestata eĉ ene de Usono, pro la konsidero de eksterteritorieco kiun oni donas al la prizonuloj, kio malhelpas la aplikon de la rajtoj agnoskataj de la usona leĝaro. Ankaŭ ekzistas akuzoj de torturo.

Guantanamera redakti

Guantanamera (ino el Guantanamo) estas nomo de poemo de José Martí, kiu fariĝis kanto, eble la plej konata de Kubo.

Guantanamera estas ankaŭ filmo de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.

Vidu ankaŭ redakti

 
 


Eksteraj ligiloj redakti