Guaratinguetá
Guaratinguetá estas municipo, diocezo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al Guaratinguetá (mikroregiono). La loknomo signifas en indiana lingvo: renkontiĝo de blankaj ardeoj (vidu la flagon kaj blazonon!).
Guaratinguetá | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 12500-000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 073 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 158 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo)-22.816666666667-45.227777777778Koordinatoj: 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 530 m [+] | ||
Areo | 751,443 km² (7 514 4.3 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 119,073 (en 2015)
- Supermara alteco: 530 m
- Areo: 753 km² (municipo); 14 km² (urbo)
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3
- 22° 49′ 00″ S 45° 13′ 00″ U / 22.81667 °S, 45.21667 °U (mapo)
GeografioRedakti
Guaratinguetá situas en montaro laŭ rivero en sudorienta parto de la lando. Atlantiko troviĝas 65, Guarulhos 153, San-Paŭlo (urbo) 164, Nova Iguaçu 191, Campinas 192, Rio-de-Ĵanejro 203, Belo Horizonte 349, Curitiba 501, Goiânia 805, Braziljo 832, Porto Alegre 999, Campo Grande 1007, Salvador de Bahio 1303, Maceió 1778, Recife 1978, Teresina 1989, Natalo (Brazilo) 2177, São Luís 2260, Belém 2403, Manaus 2711 km.
HistorioRedakti
La plej frue indiannoj loĝis en la hodiaŭa Guaratinguetá apud la rivero. La unuaj portugaloj alvenis en fino de la 16-a jarcento pro serĉado de oroj. La unuaj domoj estis konstruitaj en 1628, post 2 jaroj jam kapelo konstruiĝis. En 1651 la vilaĝo estis ligita kun vojo. Dum la 18-a jarcento Guaratinguetá iĝis la ĉefpunkto de provizo por ministoj venantaj de Minas-Ĝerajso, krome ekde 1717 la vilaĝo havis ankaŭ religian signifon. Ĝis la 19-a jarcento oni okupiĝis pri sukerkanoj, poste pri kafoj. La vilaĝo iĝis urbeto en 1651, distriktejo en 1844. La fervojo atingis la komunumon en 1877. En la 20-a jarcento la teroj elĉerpiĝis por terkultivado, la kafoproduktado falis, sed venis la industriigo kaj la komerco.
EkonomioRedakti
En municipo Guaratinguetá oni okupiĝas pri kultivado de sukerkanoj, rizoj, maizoj, faboj, kafoj kaj fruktoj. En la urbo oni produktas teksaĵojn, eksplodaĵojn, trinkaĵojn kaj sapojn.
KlimatoRedakti
Guaratinguetá situas en tropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-23 °C. Jare pluvas po 1318 mm, en ĉiun monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto pli ofte.
TrafikoRedakti
Guaratinguetá estas facile atingebla per fervojo kaj ŝoseo. Aparte menciindas ŝoseoj al San-Paŭlo, Volta Redonda kaj Atlantiko. Ĝi ankaŭ havas flughavenon, kiun ankaŭ helikopteroj profitas.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
- Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidanto
BildaroRedakti
- Riverborda panoramo kun ponto
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- portugale Oficiala paĝo
- portugale Asocio de Municipoj de San-Paŭlio
- angle mapo, distancoj[rompita ligilo]
- angle [1]