Gubben Noak

svedlingva infankanto kaj drinkkanto

Patro Noa, svede Gubben Noak, ankaŭ titolita Kanto de Fredman n-ro 35, estas sveda drinkkanto de Carl Michael Bellman, publikigita en 1791. La kanto estas unu el liaj unuaj grandaj sukcesoj kaj ĝis hodiaŭ unu el liaj plej konataj kantoj.

notoj de la baza melodio

La parodia kanto estas bazita sur la biblia rakonto pri Noa, kiu, travivinte la diluvon, kultivis vinon kaj ebriiĝis. La kanto malpli emfazas pri peko kaj puno, des pli pri la plezuroj rilate al vino. La eklezio malaprobis tiun kaj aliajn bibliajn parodiojn. La diocezo de Lund provis kolekti kaj detruigi ĉiujn kantfoliojn, kiujn Bellman komence presigis nur anonime. La eklezia kondamno tamen neniel malhelpis ilian popularecon.

Unua strofo

melodio de la kanto 35 de Fredman

en tempo Andantino en takto 2/4, komponita de Bellman mem

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
|: Gubben Noak, Gubben Noak,
var en hedersman :|
När han gick ur arken
plantera han på marken
mycket vin, ja mycket vin, ja
detta gjorde han.

En Esperanto:

|: Patro Noa, Patro Noa,
estis bona vir'. :|
El arke' irante, forte soifante,
multan vinon, multan vinon,
plantis li laŭ dir'.

"Tradukis Kruckenberg (1936 FLoRE) - Gerdman (1954)", laŭ Norda Kantaro, Kvara kajero, kiu enhavas la plenajn ok strofojn.

La kanto estas populara ankaŭ en Finnlando, kvankam kun iom alia teksto. Laŭ la plej konata finna versio, "Ukko Nooa", Patro Noak vizitis saŭnon.

Hodiaŭ la kanto ankaŭ estas populara infankanto, parte kun modifita teksto, aŭ kun nur la sama melodio kaj tute alia teksto, ekz-e la sveda Björnen sover ("La urso dormas").

Eksteraj ligiloj