La gubernio Anbar aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Anbar (arabe محافظة الأنبار, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Anbār, perse ‏استان انبار) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2009 ĝi havis 1 658 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ramadi, la dua urbo estas Faluĝa. La teritorio kovras areon de 138 501 kvadrataj kilometroj. Ĝi do estas la laŭ areo plej granda iraka gubernio.

Gubernio Anbar
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboRamadi
- koordinatoj33° N, 42° O (mapo)32.941.6Koordinatoj: 33° N, 42° O (mapo)
Areo135 000 km² (13 500 000 ha) [+]

Loĝantaro1 561 400 [+] (2011)
Denseco11,57 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-AN

Gubernio Anbar (Tero)
Gubernio Anbar (Tero)

Gubernio Anbar (Irako)
Gubernio Anbar (Irako)
DEC

Map
Gubernio Anbar
Vikimedia Komunejo:  Al Anbar Governorate [+]
vdr

La nomo redakti

La nomo al-Anbar estas formo de la origine persa nomo Anbār (انبار), "arsenalo", al kiu aldonatis la araba gramatika artikolo "al". La regiono dum multaj jarcentoj estis la limo inter la persa imperio oriente kaj sinsekve la imperioj de Aleksandro la Granda, la romia, bizanca kaj osmanida okcidente.

Distriktoj redakti

La gubernio konsistas el la sekvaj 9 distriktoj:

  • Abu Ghraib
  • Ana
  • Faluĝa
  • Haditha
  • Hit
  • Al-Kazimija
  • Ka'im
  • Ramadi
  • Rutba