La gubernio Karbala (arabe محافظة كربلاء, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Karbalāʾ) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2005 ĝi havis 600 026 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Karbala (aŭ Kerbela). La teritorio kovras areon de 52 856 kvadrataj kilometroj.

Gubernio Karbala
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboKarbalo
- koordinatoj32° N, 44° O (mapo)32.4543.8Koordinatoj: 32° N, 44° O (mapo)
Areo5 030 km² (503 000 ha) [+]

Loĝantaro1 013 254 [+] (2009)
Denseco201,44 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-KA

Gubernio Karbala (Tero)
Gubernio Karbala (Tero)

Gubernio Karbala (Irako)
Gubernio Karbala (Irako)
DEC

Map
Gubernio Karbala
Vikimedia Komunejo:  Karbala Governorate [+]
vdr

En la historio de islamo gravas la 10-a de oktobro de la jaro 680, en kiu en armea batalo Husein ibn Ali kaj la kalifo Jazid la 1-a proksime de la urbo Karbala gvidis al la morto de Husein kaj la divido inter ambaŭ grupoj, kiuj pli poste konatiĝis kiel sunaanoj kaj ŝijaanoj. Husein entombiĝis en impona moskea maŭzoleo. El la iom pli ol 600 000 nunaj loĝantoj de la gubernio, 95 procentoj estas ŝijaanoj.

La gubernio konsistas el la sekvaj 3 distriktoj:

  • Ain at-Tamur
  • Hindija (aŭ al-Hindija)
  • Karbala (aŭ Kerbela)

La 15-an de oktobro 2005, el 264 674 balotrajtaj gubernianoj 96,58 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.