Tokia Gubernio

(Alidirektita el Gubierno Tokio)
Ambaŭ du administraj unuoj 府 [-fu] kaj 都 [-to] estas tradukebla kiel "gubernio" aŭ alternative "prefektujo". Tiu ĉi artikolo estas pri estinta administra unuo 東京府 [tōkjō-fu].
Pri estanta administra unuo 東京都 [tōkjō-to], vidu la paĝon Tokio.

Tokjo-fu (東京府 [tō-kjō-fu]), Esperante Tokia Gubernio aŭ alternative Tokia Prefektujo estis administra unuo en Japanio ekde 1868 ĝis 1943, ĝi estas reformita en Tokion (東京都 [Tōkjō-to]).

En julio de la 1-a jaro de Mejĝi, t.e. en septembro de 1868, Edo estis renomita al Tokio, kaj Tokia Gubernio malfermiĝis, ĝin administris centro de estinta Edo.

En 1872, ĝi inkludiĝis parton de la provinco Musaŝi. En 1878, ĝi inkludiĝis insulojn de Izu kaj en 1889 Ogasaŭarojn. La 1-a de majo 1889, Tokia Urbo (東京市 [tōkjō-ŝi]) estis fondita el 15 kvartaloj en Tokia Gubernio. En 1893, ĝi inkludis na Tama el Gubernio Kanagaŭa, ĝia areo estis komparebla al nuntempa Tokio.

Dum la dua mondmilito, la 1-an de julio 1943, la Tokia Gubernio kaj Tokia Urbo kunfandiĝis en Tokion (東京都 [tōkjō-to]) por bonigi administran efikecon de ĉefurbo.