Gugarko (armene Գուգարք, kartvele გოგარენე, latine Gogarene) estis la 13-a provinco de la antikva Reĝlando Armenio. Ĝi nun konsistas el partoj de norda Armenio, nordorienta Turkio, kaj sudokcidenta Kartvelio.

Gugarko
Regiono
historia regiono • ashkharh [+]

LandoArmenio

- koordinatoj41° 4′ 0″ N, 44° 26′ 0″ O (mapo)41.0666666744.43333333Koordinatoj: 41° 4′ 0″ N, 44° 26′ 0″ O (mapo)

HorzonoUTC+04:00 [+]

Gugarko (Armenio)
Gugarko (Armenio)
DEC
Gugarko
Gugarko

Map
Gugarko
vdr
Guagarko, la plej supra provinco.

Unue, Gugarko estis parto de Urarto; ekde la 6a jarcento, ĝi fariĝis parto de Orontida Armenio. En la 3-a jarcento la teritorio estis konkerita de la reĝlando Iberio, sed dum la regado de Artaŝes la 1-a, ĝi rekuniĝis. Dum la regado de artaksia kaj arŝakida dinastioj de Armenio, Gugarko funkciis kiel unu el la reĝlandaj kvar bdeŝĥ-oj, respondecaj protekti la nordan landlimon de la ŝtato. Dum la 4-a jarcento, la regiono estis regita de la nobela familio Mihran.[1] En 387, Armenio estis dividita inter la bizancaj kaj sasanidaj imperioj kaj Gugarko, kun la escepto de la kantono de Taŝiro, iĝis parto de kaŭkazia Iberio. La reganto ĉirkaŭ 425 estis Arŝuŝo. En 652, la armena princo Teodoros Rŝtuni permesis al la araboj kunigi Gugarkon kun siaj regnoj.[2]

En la sekvaj jarcentoj Gugarko kaj ĝiaj kantonoj falis sub la regadon de pluraj regantoj. En la 8-a jarcento, ĝi iĝis parto de la emirlando de Tbiliso; meze de la 9-a jarcento, ĝi estis prenita de la kartvelaj bagrationi, dum la armenaj bagratidoj transprenis ĝiajn orientajn kantonojn.[3]

Armena katolikoso Hovhannes Drasĥanakertci diras en siaj libroj, ke la plimulto de ĉi tiu regiono estis ne-armenaj homoj, rilate al kaŭkazaj iberoj. Ankaŭ armena historiisto Ghazar Parpeci mencias la reĝon Arŝuŝo kiel kartvelo.

Referencoj redakti

  1. Kiril Tumanov. Introduction to Christian Caucasian History, II: States and Dynasties of the Formative Period. Traditio 17 (1961), p. 38.
  2. Armena Soveta Enciklopedio
  3. Armena Soveta Enciklopedio