Guglo

natura nombro
Ĉi tiu artikolo temas pri nombro. Por usona entrepreno rigardu la paĝon Google.

La vorto guglo [1] (angle googol) estas neologismo konstruita en jaro 1920 de naŭjara Milton Sirotta, nevo de la usona matematikisto Edward Kasner, por nomi nombron reprezentitan per la cifero 1 sekvita de 100 nuloj, tio estas 10100 aŭ 10.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000 plenskribite.

Guglo estas grandega nombro. Ne disponeblas unu guglo da io ajn en la videbla universo, nek da steloj, nek da atomoj, nek da subatomaj partikloj.

Eĉ pli grandega nombo estas gugloplekso, kiu egalas al , do la cifero unu sekvita de guglo da nuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti