Gugloplekso

nombro

Gugloplekso (angle googolplex) aŭ guglego[1] estas la nombro:

Oni ankaŭ povas skribi ĝin kiel:

aŭ kiel la cifero 1 sekvata de guglo (10100) da nuloj. En jaro 1920 Edward Kasner kaj lia nevo Milton Sirotta inventis la vorton "googol" (esperante "guglo"). Milton proponis la terminon "googolplex" (esperante "gugloplekso") kiel "la cifero unu sekvata de skribitaj nuloj ĝis via laciĝo". Kasner decidis adopti pli formalan difinon "ĉar diversaj homoj ne laciĝos post la sama tempodaŭro".

Kiom granda estas gugloplekso? redakti

Jam unu guglo estas pli granda ol la nombro de subatomaj partikloj en la konata universo, kiun diversaj sciencistoj taksis je 1072 ĝis 1087. Gugloplekso estas unu sekvata de guglo da nuloj, tial ne eblas skribi aŭ konservi gugloplekson kiel dekuman nombron, eĉ se la tuta materio de la universo estus transformita al papero kaj inko.

Referencoj redakti