Guillaume Apollinaire

franca poeto

Guillaume Apollinaire, estas la plumnomo de Wilhelm Apollinaris de KOSTROWICKI, ekstergeedzeca filo de Polino kaj itala nobelo, naskiĝinta en Romo je la 26-a de aŭgusto 1880, mortinta (de la vasta Epidemio de Gripo de 1918 ) je la 9-a de novembro 1918, estis franclingva poeto, eble la plej granda kaj talenta, kaj estis strete ligita kun ĉiuj modernismaj artaj tendencoj de la komencanta 20-a jarcento.

Guillaume Apollinaire
Persona informo
Guillaume Apollinaire
Naskonomo Wilhelm Albert Włodzimierz Apollinaris de Wąż-Kostrowicky
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1880 (1880-08-26)
en Romo
Morto 9-an de novembro 1918 (1918-11-09) (38-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Hispana gripo vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Italoj vd
Lingvoj francaitalavalona vd
Loĝloko RomoMonakoCannesNicoAix-les-BainsLionoParizoStavelotNimo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Colegio Niño Jesús de Praga vd
Subskribo Guillaume Apollinaire
Memorigilo Guillaume Apollinaire
Familio
Edz(in)o Amélia Kolb vd
Amkunulo Annie Playden • Marie Laurencin • Louise de Coligny-Châtillon • Madeleine Pagès vd
Profesio
Alia nomo Fernand Laviet vd
Okupo poeto • verkistodramaturgoartokritikisto • taglibristo • rakontisto • literaturkritikisto • desegnisto • cenzuristo • epistolisto vd
Aktiva en ParizoBelgioGermanioNederlando vd
Aktiva dum 1898– vd
Verkado
Verkoj Alcools vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Le Pont Mirabeau legita de Apollinaire (1913).
Portreto fare de Robert Delaunay, 1911-1912

Vivo redakti

Apollinaire estis filo de itala oficiro kaj nobelino pola. La infanajn jarojn li pasigis en Italujo, poste ĉe la Lazura Marbordo kie li frekventis gimnaziojn en Monaco, Cannes kaj Nice. Parizon li atingis en 1898. Antaŭ la dungiĝo kiel instruisto en la germana Rejnlando li laboris diversloke kaj diversprofesie. La restadon en Germanlando (1901/02) konatigis al li la junan infanvartistinon anglan Annie Playden. Frukto de tiu ĉi kontakto estis La Chanson du mal-aimé (1909).

Reveninte Parizon samjare li amikiĝis al Alfred Jarry kaj André Salmon laborante por diversaj literaturaj gazetoj. Poste li fondis propran gazeton titolitan "Le Festin d’Ésope" (1903-1904): en ĝi li prezentis unuan version de L'Enchanteur pourrissant, prozan poeziaron. Por monogajno kaj persona ŝato li baldaŭ ekredaktis erotikajn romanojn duonkashe publikigitajn (Les Onze Mille Verges, 1907; Exploits d’un jeune don Juan, 1907). Apollinaire eldonis ankaŭ verkojn permisivajn por la kolekto Les Maîtres de l’amour, kaj eldonis antologiojn de Arétin, Sade, Nerciat kaj de Mirabeau. Tiu ĉi periodo de malseriozeco akompanatis de multaj vojaĝoj tra tuta Eŭropo.

La antaŭmilita bild-periodo redakti

En la jaro 1907 decidis Apollinaire perlabori la vivon ekskluzive pere de verkado. Li jam antaŭe estis enkondukita en diversaj artistajn rondojn avangardajn. Baldaŭ li kutimuliĝis ĉe Bateau-Lavoir kaj amikiĝis kun Vlaminck, Derain, Picasso, Braque kaj Matisse. Gravis ankaŭ la renkontiĝon kun Marie Laurencin kun kiu li havis legendan kunlaboron en Montmartre. De tiam lia verkaro intime ligata estis kun la avangardo bildiga kies defendon li entreprenis en 1908 ĉe konferenco en la t.n. Salonego de la sendependuloj.

La Unua mondmilito redakti

En 1914 Apollinaire estante rusa ŝtatano akceptis la francan ŝtatanecon por povi soldati. En 1916 li vunditis. Ekde la resaniĝo Apollinaire denove dediĉis sin al la skribado. Aperis Le Poète assassiné (1916), kolekto de rakontoj mitaj kaj membiografiaj. En 1917 aperis Les Mamelles de Tirésias, farsa dramo en kies antaŭparolo la unuan fojon aperis la termino "surrealismo". En 1918 publikiĝis la verko Calligrammes.

Graveco redakti

Apollinaire difinis la normojn de la moderna poezio. Li jam dum la vivo admiritis fare de junaj kaj bruaj poetoj kiuj iĝis la kerno de la surrealisma movado (Breton, Aragon, Soupault). Lia verkaro diafanigas la optimismon de la komenciĝanta 20-a jarcento kaj la progreson teknikan. Krome antaŭanoncas sin tie la grandaj ŝanĝoj literaturaj kaj poetikaj de la tempo inter la du mondmilitoj.

Poezio redakti

  • Le Bestiaire ou Cortège d'Orphée, kun bildoj de Raoul Dufy, Deplanche, 1911. Kun litografioj de Jean Picart Le Doux[1].
  • Alcools, komponaĵoj el 1898 al 1913, Mercure de France, 1913.
  • Vitam impendere amori, kun bildoj de André Rouveyre, Mercure de France, 1917.
  • Calligrammes, poèmes de la paix et de la guerre, Mercure de France, 1918.
  • Aquarelliste
  • Il y a..., recueil posthume, Albert Messein, 1925.
  • Ombre de mon amour, al Louise de Coligny-Châtillon, Cailler, 1947.
  • Poèmes secrets à Madeleine, pirata eldono, 1949.
  • Le Guetteur mélancolique, neeldonitaj poeziaĵoj, Gallimard, 1952.
  • Poèmes à Lou, Cailler, al Louise de Coligny-Châtillon, 1955
  • Soldes, neeldonitaj poeziaĵoj, Fata Morgana, 1985
  • Et moi aussi je suis peintre, poste en Calligrammes, Le temps qu'il fait, 2006.

Romanoj kaj rakontoj redakti

  • Mirely ou le Petit Trou pas cher, rue Saint-Roch à Paris, 1900 (perdita).
  • Que faire ?, en Le Matin, subskribita Esnard, por kiu G.A. estis negro.
  • Les Onze Mille Verges ou les Amours d'un hospodar[2] 1907.
  • L'Enchanteur pourrissant, kun bildoj de André Derain, Kahnweiler, 1909.
  • L'Hérésiarque et Cie, rakontoj, Stock, 1910.
  • Les Exploits d'un jeune Don Juan, 1911. Kinigita en 1987 de Gianfranco Mingozzi, Les Exploits d'un jeune Don Juan.
  • La Rome des Borgia, Dalize, Bibliothèque des Curieux, 1914.
  • La Fin de Babylone - L'Histoire romanesque 1/3, Bibliothèque des Curieux, 1914.
  • Les Trois Don Juan - L'Histoire romanesque 2/3, Bibliothèque de Curieux, 1915.
  • Le Poète assassiné, rakontoj, L'Édition, Bibliothèque de Curieux, 1916.
  • La Femme assise, senfina, postmorta eldono, Gallimard, 1920. ĉe Gallica[3]
  • Les Épingles, rakontoj, 1928.

Kritiko kaj kronikoj redakti

  • La Phalange nouvelle, prelego, 1909.
  • L'Œuvre du Marquis de Sade, Paris, Bibliothèque des Curieux, 1909, unua antologio publikigita en Francio pri la markizo de Sade.
  • Les Poèmes de l'année, prelego, 1909.
  • Les Poètes d'aujourd'hui, prelego, 1909.
  • Le Théâtre italien, encyclopédie littéraire illustrée, 1910
  • Pages d'histoire, chronique des grands siècles de France, chronique historique, 1912
  • La Peinture moderne, 1913.
  • Les Peintres cubistes. Méditations esthétiques, Eugène Figuière & Cie, Éditeurs, 1913, Collection « Tous les Arts » ; réédition Hermann, 1965 (ISBN 978-2-7056-5916-5)
  • L'Antitradition futuriste, manifeste synthèse, 1913.
  • L'Enfer de la Bibliothèque nationale kun Fernand Fleuret kaj Louis Perceau, Mercure de France, Paris, 1913 (2a eld.. en 1919).
  • Le Flâneur des deux rives, kronikoj, Éditions de la Sirène, 1918.
  • L'Œuvre poétique de Charles Baudelaire, Maîtres de l'amour, Collection des Classiques Galants, Paris, 1924.
  • Anecdotiques, notoj de 1911 al 1918, postmorte ĉe Stock en 1926
  • Les Diables amoureux, Maîtres de l'Amour et le Coffret du bibliophile, Gallimard, 1964.

Rafarencoj:

  • Œuvres en prose complètes. Tomes II et III, Gallimard, "Bibliothèque de la Pléiade", 1991 et 1993.
  • Petites merveilles du quotidien, textes retrouvés, Fata Morgana, 1979.
  • Petites flâneries d'art, textes retrouvés, Fata Morgana, 1980.

Teatro kaj kino redakti

  • Les Mamelles de Tirésias, duakta kun prologo, 1917.
  • La Bréhatine, scenaro kun André Billy, 1917[4].
  • Couleur du temps, 1918, reeldono 1949.
  • Casanova, Comédie parodique, Gallimard, Paris, [1952]] oclc =5524823. 122 pp.

Korespondado redakti

  • Lettres à sa marraine 1915–1918, 1948.
  • Tendre comme le souvenir, lettres à Madeleine Pagès, 1952.
  • Lettres à Lou, édition de Michel Décaudin, Gallimard, 1969.
  • Lettres à Madeleine. Tendre comme le souvenir, Laurence Campa, Gallimard, 2005.
  • Correspondance avec les artistes, Gallimard, 2009.

Taglibro redakti

  • Journal intime (1898-1918), eldono de Michel Décaudin, faksimilo de neeldonita kajero de Apollinaire, 1991.

Lia plej konata poemo redakti

 Majo
Majo rida majo sur Rejn’ en boato
Belaj sinjorinoj rigardis de monto
Tiome belas vi boato glitas for
Kial je l’salikoj venis tioma plor’
Senmoviĝis foren fruktarboj florantaj
Petaloj falintaj el la arboj majaj
De ŝi kiun amis mi jen estas ungoj
Petaloj velkintaj de ŝi la palpebroj
Malrapide sur voj’ paŝis laŭlonge river’
Urso hundo simi’ en ciganirantantar’
Azenotiritan ruldomon sekvantaj
Dum flue foriris en vitkampoj Rejn-aj
Surfifre luditaj arioj armeaj
Majo rida majo ornamis ruinojn
Per heder’ per rozuj’ per floroj abunde
Agitas vimenojn Rejn-a vent’ surborde
Parolemajn junkojn kaj vitflorojn nudajn

Apollinaire uzis neniom da interpunkcio
(esperantigis R. Platteau)

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bezonas en mia domo mi
Trans libroj pasantan katon
Virinon nefrenezumantan
Amikojn ĉiasezonajn
Sen ili ne povas vivi mi

Rete legeblaj en Esperanto redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. [url=http://pages-bibliophilie.eu/ Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine] Les Bibliophiles de France, 1962.
  2. Jean-Pierre Dutel, Bibliographie des ouvrages érotiques publiés clandestinement en France, vol. II, Paris, 2005.
  3. La femme assise
  4. Publié dans l’Anthologie du cinéma invisible de Christian Janicot, éd. Jean-Michel Place/Arte, Paris 1995.