Vilhelmo Kopo (1460-1532) estis franca humanisto, privata kuracisto de la francaj reĝoj Ludoviko la 12-a kaj Francisko la 1-a. Kvankam li naskiĝis en Svisio kaj estas ankaŭ konata kiel Wilhelm Kopp, li elstariĝis inter la kortega kaj akademia cirkloj de Parizo, do li estas pli konata laŭ sia franca nomo.

Gulielmus Copus
(1460-1532)
Bildo pri la inaŭgura ceremonio en la Universitato de Bazelo, en 1460, kie Vilhelmo Kopo studis.
Bildo pri la inaŭgura ceremonio en la Universitato de Bazelo, en 1460, kie Vilhelmo Kopo studis.
Persona informo
Naskiĝo 1460
en Bazelo,   Svislando
Morto 2-a de decembro 1532
en Parizo,  Francio
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo, Fakultato pri Medicino de Parizo
Profesio
Okupo kuracisto vd
Laborkampo medicinotraduko vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Bazelo vintre de 1478-79 kaj diplomiĝis en 1483. En Bazelo lia mentoro estis alia studento, Johano Helberling de Schwäbisch Gmünd, kiu estis kelkaj jaroj pli aĝa ol Kopo, kaj li mem estis lernanto de Johano Reuchlin, kiu instruas en Bazelo ekde 1477. En sia hejmurbo li bakalaŭriĝis, diplomiĝis pri Majstreco kaj dum tri jaroj li sin dediĉis al la studo pri medicino. Post gastado en pluraj urboj, li alvenis al Parizo en 1488 kaj enskribiĝis por la fakultato de Medicino. Li bakalaŭriĝis pri Medicino en la 19-a de marto 1492, licenciiĝis en la 13-a de aprilo 1496 kaj doktoriĝis en la 17-a de majo de la sama jaro. Tiuepoke li estis edziĝinta al Étiennette Turgis, kiu donis al li kvar infanojn.

Antaŭ ol 1498, Kopo estis rektoro de la universitato. Li ankaŭ profesoris al la medicinaj kirurgoj, kie la tekstoj de Gi de Ŝoliako (1268-1368) kaj aliaj latinaj aŭtoroj estis uzataj, kio portis al li sennombrajn problemojn ĉe la duonkleraj kirurgoj. Ekde 1497 kaj 1512 li nomumiĝis kuracisto de la germana nacio. En 1512, li iĝis persona kuracisto de la reĝo Ludoviko la 12-a kaj en la sekvanta jaro li partoprenis en la milito de Thérouanne kontraŭ la angloj kaj laŭŝajne li ĉeestis en la Batalo de la Spronoj (16-a de aŭgusto 1513). Francisko la 1-a retenis lin, almenaŭ ekde 1523, kiam lia nomo sidas en la listo de la reĝaj kuracistoj, posteno kiun li okupis ĝis sia morto.

El Parizo, li tenis konektojn kun Bazelo, vizitante tiun urbon de tempo al tempo, kaj akompanante la studentojn el Bazelo en Parizo, kaj plenumante favorojn por la bazelaj presistoj. Liaj plej fortaj ligiloj, tamen, estis ene de la pariza humanisma cirklo. Li studis la grekan kun Janus Laskaris kaj Ĝirolamo Aleandro, kiu, en 1510 dediĉis al li sian eldonon de Cicerono "De divinatione". En 1505, li prizorgis je Jakobo Stapulenso, kiu suferis pri maldormo. Li intime kunlaboris kun Vilhelmo Budeo (1468-1540) kaj aliaj rilate al starigo de la reĝa kolegio pri antikvaj lingvaĵoj.[1] En 1514, li metisi sin defende de Johano Reuchlin kiu estis kondamnita de la teologia fakultato de Parizo.[2]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti