Gunnar Björnstrand

Knut Gunnar BJÖRNSTRAND, denaske JOHANSON (13-a de Novembro 1909 – 26-a de Majo 1986) estis sveda aktoro konata pro sia ofta laboro kun la verkisto kaj reĝisoro Ingmar Bergman.

Gunnar Björnstrand
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1909 (1909-11-13)
en Stokholmo
Morto 26-an de majo 1986 (1986-05-26) (76-jaraĝa)
en Stokholmo
Tombo Catholic cemetery, Northern cemetery
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Lillie Björnstrand
Infanoj Gabrielle Björnstrand • Veronica Björnstrand
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr
Gunnar Björnstrand.

Björnstrand naskiĝis kiel Knut Gunnar Johanson en Stokholmo kiel filo de la geaktoroj Oscar Johanson kaj Ella Mauléon. Post sia edukado ĉe la aktorlernejo de la Reĝa Drama Teatro, li faris kelkajn aperojn en teatro, kino kaj radio. La unua kunlaboraĵo de Björnstrand kun Ingmar Bergman estis la ludado de 1941 de la teatraĵo de August Strindberg nome Spöksonaten (Fantomsonato). Lia unua ĉefa kinrolo estis en Natt i hamn de Hampe Faustman en 1943. Post subskribi kontrakton kun Svensk Filmindustri, li ricevis proponojn ĉefe kiel partoj en komedioj, kiel Sommarnattens leende de Bergman (Ridetoj de somernokto, 1955). En 1957, tamen, li aperis en du dramaj roloj por Bergman, nome en La sepa sigelo kaj en Naturaj fragoj. Li regule stelulis en aliaj filmoj de Bergman ĝis 1968, kiam lia laboro por la reĝisoro iĝis malofta. Li ankaŭ ludis ĉefajn rolojn ĉe la Stockholm Stadsteater kaj en privataj teatroj. En postaj jaroj, pro sekvoj de apopleksio, Björnstrand evitis long-daŭrajn kontraktojn, kaj centriĝis al teatro kaj televido. Lia lasta filmo estis Fanny kaj Alexander de Bergman (1982): ĉar li ekperdis memoron ekde tiam, la aktorado estis malfacila. Björnstrand mortis en Stokholmo en 1986.