Guns, Germs, and Steel

libro verkita de Jared Diamond je 1997
(Alidirektita el Guns, Germs and Steel)

Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies (Pafiloj, ĝermoj kaj ŝtalo: La fatoj de homaj socioj; subtitolita A Short History of Everybody for the Last 13,000 Years (Mallonga historio de ĉiuj dum la lastaj 13 000 jaroj)) estas libro de Jared Diamond, profesoro pri fiziologio, kiu specialiĝis pri studado de la evoluo de birdoj endemiaj al Nov-Gvineo. [1]

Guns, Germs, and Steel
Aŭtoroj
Aŭtoro Jared Diamond
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1997
Eldonejo W. W. Norton & Company
Ĝenro eseo
Information icon.svg
vdr

La verko fariĝis furorlibro, kiu gajnis la premion Pulitzer por nefikcio, kune kun kvar aliaj internaciaj literaturaj premioj, kaj estis tradukita en 25 lingvojn kaj vendis milionojn da ekzempleroj tra la mondo.

Ĉefe, la verko provas respondi la demandon, kial la eŭropa-azia civilizo estas tiu, kiu disvolvis altnivelan teknologion pli frue ol la cetero de la homaj civilizoj. Por respondi ĉi tiun demandon, Diamond recenzas la homan historion dum la lastaj 13 000 jaroj, emfazante la geografion de ĉiu regiono kaj ĝiajn efikojn al la evoluo de la loĝantaro. Laŭ li, la diferencoj en la evoluo de la civilizoj ne devenas de ia supereco, kiu devenas de supera inteligenteco, sed de kombinaĵo de faktoroj, kiel la frua malsovaĝigo de bestoj kaj plantoj, ebligita pro la lokaj geografiaj kondiĉoj, kiuj finfine kondukis al teknologia progreso kaj ankaŭ al pli da imuneco kontraŭ plagoj. Ĉi tio kontrastas al socioj, kies ekonomio daŭre baziĝis sur vivmodelo de ĉasisto-kolektisto. En pli posta periodo, la teknologia progreso kaŭzis la produktadon de pafiloj kaj ŝtalo, kaj fine al koloniismo, kiu signifis la eŭropa regado de la cetero de la kontinentoj de la mondo.

SuperrigardoRedakti

 
La aksoj de la kontinentoj laŭ la libro
 
La kvin plej gravaj bredbestoj: laŭhorloĝe, bovoj, porkoj, kaproj, ŝafoj kaj ĉevaloj

Diamond ofertas aliron kiu baziĝas sur geografia determinismo : li klarigas ŝanĝojn en homaj socioj kaj iliajn rilatojn en la historio surbaze de la morfologiaj kaj ekologiaj diferencoj inter malsamaj kontinentoj kaj regionoj. La libro priskribas la historion de la tero kaj specife de la homaro dum la lastaj 13 000 jaroj, ekde la komenco de la Neolitika revolucio, kaj la diferencojn inter la malsamaj kontinentoj laŭ klimato, faŭno (bestoj) kaj flaŭro (plantoj).

Diamond donas plurajn nivelojn de respondoj kaj klarigoj por la procezoj de homa historio. Notindas ke 11 el la 13 grandaj bestospecioj, kiuj povas esti malsovaĝigitaj, fakte estas endemiaj kaj sufiĉe abune troviĝas en Eŭrazio (temas pri ĉevaloj, porkoj, bovedoj, kaproj, kameloj kaj ŝafoj, kiuj kune provizas manĝaĵon, viandon, lakton, laborforton kaj rajdadon) kompare kun lamoj kaj alpakoj en Ameriko. Ankaŭ, la tipoj de semoj el kiuj la homo povas akiri la plej multajn karbonhidratojn kaj proteinojn, kiel tritiko, hordeo kaj rizo, troviĝas en Eŭrazio en preskaŭ nature kultivebla stato. Tio estas kontraste al Ameriko, kie la greno kiu estas havebla por kultivado kaj por manĝo, maizo, devis travivi kelkajn drastajn genetikajn ŝanĝojn por povi ĉerpi el ĝi kvanton da karbonhidratoj sufiĉa por homa nutrado, kaj krome tiu maizo estas malalta en proteino. La kontinento de Aŭstralio suferas eĉ pli, sen ajna taŭga planto por kultivado.

Krom tio, Eŭrazio estas la plej granda kontinento, kies direkto estas orient-okcidenta. Konsiderindas ke klimataj kondiĉoj tendencas esti similaj laŭ latitudoj. Ĉi tiu fakto permesas al specioj de plantoj kaj bestoj disvastigi orienten kaj okcidenten, aŭ esti sukcese transportitaj fare de la homo. La rezulto estas, ke en Eŭrazio la plantoj kun altaj nutraj valoroj disvastiĝas multe pli rapide ol en Ameriko aŭ Afriko, kiuj etendiĝas laŭ longaj linioj de longitudo, same kiel la grandaj malsovaĝaj bestoj. Diamond mezuras la tempon necesan por maizo nature vojaĝi de la regionoj de Meksiko al tiuj de Usono kompare kun la tempo, kiun bezonis tritiko vojaĝi de Japanio al Portugalio. Tio estas, plia avantaĝo kiu estis donita al la grandaj socioj de Eŭrazio por disvolvi kompare kun la socioj en aliaj mondregionoj.

Kiel rezulto, iĝis eble stoki troan manĝaĵon, kaj la homo estis liberigita por krei potencajn civilizaciojn kaj teknologiajn evoluojn. Interalie, la produktado de altkvalitaj metaloj (specife ŝtalo) kaj la produktado de kompleksaj armiloj (pafiloj).

Diamond emfazas ke li ne vidas certajn sociojn kiel havantaj naturan intelektan superecon super aliaj socioj. Ekzemple, li atentigas, ke ŝtalo estis evoluigita en Afriko du mil jarojn antaŭ ol ĝi estis evoluigita en Eŭropo, sed tio ne helpis longtempe al la loka loĝantaro, ĉar la grandeco de la socio kaj ĝia subtenkapablo de teknologio estis tro limigitaj.

Alia sekvo de besta malsovaĝigo estis ripetaj epidemioj originantaj el la malsovaĝaj bestoj. Tiuj kiuj pluvivis estis relative imunaj kontraŭ tiuj malsanoj. Kiam la eŭropa civilizo renkontis la aliajn civilizaciojn (precipe de Ameriko, sed ankaŭ de Afriko kaj Oceanio), ĝi superfortis ilin per la potenco de teknologio (armiloj kaj pafiloj), sed ankaŭ helpe de la malsanoj kiuj kaŭzis multajn mortojn en la nevakcinita loka loĝantaro (virusoj kaj bakterioj).

Diamond ankaŭ traktas la formadon de la ŝtato el prahistoria socio kaj donas klarigojn por la formado de la ŝtato kaj la burokratio. La ŝtato kaj la burokratio apogis la konstruadon de armeoj kaj ŝipoj kiuj atingis antaŭe nealireblajn mondregionojn.

En la tria parto de la libro, Diamond disponigas superrigardon de la transpreno de malproksimaj teritorioj fare de diversaj eŭropaj nacioj. Tiel li rakontas pri la pliiĝo de la bantuoj tra Afriko sekvante la plibonigitan teknologion de ŝtalo, la disvastiĝon de la Aŭstronezioj de Tajvano al Filipinio, ĝis Indonezio kaj la tuta Pacifiko, sekve de teknologia disvolviĝo en ŝipoj. Alia ekzemplo estas la disvastiĝon de Ĉinio al la sudo parto de tiu lando. Tiu ĉi aserto aliĝas al lia antaŭa aserto ĉe la antaŭa verko de la aŭtoro The Third Chimpanzee: The Evolution and Future of the Human Animal (La tria ĉimpanzio: la evoluo kaj la estonteco de la homa animalo), pri la hindoeŭropanoj, kiuj disvastiĝis tra la eŭrazia spaco dank'al la ĉevalo. En ĉiuj ĉi tiuj asertoj troviĝas la baza aserto, ke tio, kio ebligis progreso al homaj socioj estis nur hazardo. Teknologiaj evoluoj aŭ loko sufiĉe abunda de laborbestojn, kaj tiuokaze specife ĉevaloj, ebligis kaj multege helpis al kelkaj popoloj disvastigi ilian regon pli ol aliaj homgrupoj.

La recenzo de Diamond en ĉi tiu parto de la libro estas ampleksa. Ĝi ankaŭ okupiĝas pri aborigenoj kaj indianoj, ŝemidoj kaj kojsanoj. Ĉi tiu parto disponigas unuafoje superrigardon de la profundaj procezoj de la homa historio. Anstataŭ trakti historiajn rolulojn kaj heroojn, li traktas la profundajn procezojn de socioj kiuj forpelis aliajn sociojn kiel barbarojn kaj finfine buĉis ilin, la teknologiajn evoluojn kiuj ebligis tiun ĉi procezon kaj la klarigon por la nuntempa aspekto de la moderna mondo.

Ekzemple, li aldonas kaj klarigas kial estis la eŭropanoj, kaj ne la ĉinoj, tiuj kiuj regis la mondon per koloniismo. La klarigo donita de Diamond rilatas al la malsama geografio de Ĉinio kaj Eŭropo. Liaopinie, la fragmenta geografio de Eŭropo malhelpis situacion de unu centra registaro (kontraste al plata Ĉinio, ligita per rivervaloj, kie unu centra registaro estis ebla). Laŭ lia opinio, la multeco de sendependaj landoj, kiuj situas unu apud la alia tra la kontinento, kreis konkurencivon inter ili. Tiel, la adopto de teknologio fare de unu eŭropa ento, rezultigis ĝian adopton baldaŭan aŭ malfruan fare de ĝiaj konkurantoj, por ke ili ne estu lasitaj malantaŭe. Tiu ĉi konkurado ankaŭ rezultigis la diversajn eŭropajn landojn sendi ŝipojn por ĉirkaŭnavigadi la mondon, por akiri avantaĝojn super siaj konkurantoj, kaj komercaj kaj armeaj, kaj tial la eŭropanoj estis la unuaj kiuj atingis malproksimajn kontinentojn.

KritikoRedakti

La armea historiisto Victor Davis Hanson en sia libro The Victory of the West (La Venko de la Okcidento) kritikas la tezon de Diamond kaj asertas ke geografiaj kaj biologiaj klarigoj sole ne povas disponigi klarigon por la preskaŭ ekskluziva armea supereco de la Okcidento laŭlonge de la historiaj periodoj de ĝia ekzisto. Hanson emfazas la kulturajn kialojn kiel kaŭzojn de la armea supereco de la Okcidento. Li asertas ke la evitado de Diamond de kulturaj klarigoj kaj sekvado al natura determinismo venas kune kun biologia determinismo kaj kredo je la biologia malsupereco de la okcidenta raso.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Diamond, Jared (March 1997). Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. W.W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-03891-0.

Por plua legadoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti