Gupta imperio

(Alidirektita el Guptovidoj)

La Gupta Imperio (hindia lingvo: गुप्त राजवंश) estis fondita de Sri-Gupta, kaj prosperis de 280 ĝis 550. La imperio kovris pliparton de la norda Hindujo kaj orienta Pakistano, partojn de Guĝarato kaj Raĝasthano kaj la nuntempan Bangladeŝon. La ĉefurbo de la gupta imperio estis Pataliputro, nuntempe Patna, en la norda barata subŝtato Biharo.

La gupta imperio ĉe la klimakso de sia potenco

La paco kaj prospereco kreitaj sub la estreco de la guptidoj ebligis plurajn sciencajn kaj artajn progresojn. Historiistoj sidigas la guptan dinastion kune kun la Han Dinastio, la Tang Dinastio, kaj la Romia Imperio, kiel ekzemplo de klasika civilizo. La tempo de la gupta imperio estas ofte konata kiel la ora epoko de Hindujo.

HistorioRedakti

DevenoRedakti

 
Reĝino Kumaradevi kaj la reĝo Ĉandragupto la 1-a sur monero.

La guptaj reĝoj atingis la potencon ĉirkaŭ la jaro 330 kaj metis finon al la malgranda ŝtatareco, kiu regis sur la hinda subkontinento ekde la falo de la kuŝana imperio.

Fondinto de la gupta-dinastio estis Ĉandragupto la 1-a, kiu devenis de kŝatrija familio kaj regis de ĉirkaŭ 320 ĝis 335. Oni ne konfuzu ĝin kun Ĉandragupto Maŭrjo, kiu fondis la dinastion Maŭrjo, ĉirkaŭ 6 jarcentojn antaŭe. Ĉiuokaze ne estas trovitaj moneroj de antaŭuloj, tiel ke la postulata reĝa deveno estas sufiĉe malpreciza. Sed pro la geedziĝo de Ĉandragupto kaj Kumaradevi, princino de la familio Liĉavi, li sukcesis iĝi reĝo en la regiono de la Gango, najbare al Magadho.

DisvastiĝoRedakti

Nur 15 jarojn poste lia filo, Samudragupto, kiu regis de 335 ĝis 375 disvastigis la imperion. Komence de liaj konkeroj staris tiu de Pataliputro en Magadho, la posta ĉefurbo. Tiam li portis ankoraŭ la titolon de "filinfilo de la Liĉavi" kaj ne tiun de "gupto", kio baldaŭ ŝanĝiĝis. La konkerinto lasis skribaĵon sur kolono de Aŝoko en Allahabad, tiel ke konatas liaj multaj militoj kontraŭ hindiaj ŝtatetoj. Sur la kolono raportiĝas pri venkitaj reĝoj kaj konkeritaj regionoj en la nordo, militista puĉo sude kaj pri tributoj de la okcidenta ŝaka regiono, Srilanko kaj la norda Irano.

Sub Samudragupto estiĝis en Hindujo ormoneroj, kiuj montris la reĝon ne nur kiel konkerinto, sed ankaŭ kiel muzikisto. Tiuj impresaj moneroj estis kiel ankaŭ la titoloj de la guptidoj (proksimume: Maharajahiraja Paramabhattaraka, tio estas la "granda reĝo de reĝoj, plej alta suvereno" grava propagandilo kaj krome simbolo de bonfarto. La reĝo mem vidis sin kiel unua hindo, kiel ĉakravartin (litere: radopuŝanto), kiel ideala reganto, kiu turnas la radon de la vivo kaj regas la mondon.

Sub Ĉandragupto la 2-aRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉandragupto la 2-a.
 
Nerustiĝema fera pilastro en Delhi, laŭdire de Ĉandragupto la 2-a.

Lia filo, Ĉandragupto la 2-a, regis de 375 ĝis 413415 kaj transformis la dinastion Gupto al grandpotenco, ligante la ŝtatojn, kun kiuj lia patro saĝe evitis militon, per geedziĝoj: li vidis sian ŝancon en la alianco de la guptoj kun la dinastio Vakataka de Rudraseno la 2-a en suda Hindujo. Per la geedziĝo de sia filino Prabhavatigupto kun ano de tiu dinastio, Ĉandragupto sekurigis la pacon en la sudo de la imperio. Tiel liaj trupoj povis koncentriĝi je la milito en la nordo kontraŭ la ŝakoj kaj okcidentan Hindujon (ĉirkaŭ 397 ĝis 409).

La politika lerteco de siaj regantoj bone pagigis la guptan imperion: lokaj oficistoj iĝis riĉegaj pro rajto je parto de la impostoj, komercistoj riĉiĝegis per komerco inter Ĉinujo kaj la Mediteraneo, ĉar ili kontrolis la komercvojojn. La registara potenco en urboj estis ofte transdonita al gildoj de metiistoj, komercistoj kaj bankistoj kaj multaj urbaj konsilistoj estis metiistoj, artistoj kaj negociistoj. Ĝenerale hindiaj urboj el tiu epoko havis plej altan ekonomian kaj kulturan valoron ol dum la posta hinda mezepoko.

Menciindas ankaŭ kelkaj informoj de la ĉina pilgrimula monaĥo Faksian, kiu vojaĝis de 399 ĝis 412 tra la imperio de Ĉandragupto la 2-a. Li skribis "La popolo estas riĉa kaj feliĉa, ne eltenas kapan imposton aŭ ŝtatajn limigojn. Nur tiuj, kiuj konstruas sur la lando de la reĝo pagas grundimposton. Ili estas liberaj foriri aŭ resti. La reĝo regas la landon sen uzo de mortopuno. Eĉ perfidulegoj estas punitaj nur per forhako de la dekstra mano."

En la epoko de la dinastio Gupto okazis la renoviĝo de hinduismo: malnovaj tekstoj estis denove legataj kaj la ĝis tiam reganta budhismo ricevis pli kaj pli da konkurenco. Ankaŭ la ideologio de la kasta sistemo, kiu ekzistas ankoraŭ nuntempe, reviviĝis en tiu epoko.

Sub Kumaragupto la 1-aRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kumaragupto la 1-a.
 
Arĝenta monero de Gupta reĝo Kumaragupto la 1-a (monero de liaj okcidentaj teritorioj, desegno derivita el la Okcidentaj Satrapoj).
Av: Busto de la reĝo kun duonlunoj, kun restoj de greklingva skribado.[1][2]
Rev: Garudo staranta kun etendaj flugiloj. Brama legendo: Parama-bhagavata rajadhiraja Sri Kumaragupta Mahendraditya.

Ĉandragupto la 2-a estis sukcedita de sia dua filo Kumaragupto la 1-a, naskita de Mahadevi Dhruvasvamini. Kumaragupto ekhavis la titolon, Mahendraditya.[3] Li regis ĝis 455. Ĉirkaŭ la fino de lia regado tribo de la valo Narmada, nome la Puŝĝamitroj, enpoviĝis kaj minacis la imperion. La Kidaritoj tre probable kontraŭis la Guptan Imperion ĉirkaŭ la fino de la regado de Kumaragupto, ĉar lia filo Skandagupto mencias en la Bhitaria pilierskribo siajn klopodojn rehavi la landon kiu estis disiĝanta, pere de reorganizado kaj militaj venkoj super la Puŝĝamitroj kaj la Hunaoj.[4]

Li estis la fondinto de la Nalanda Universitato kiu la 15an de julio 2016 estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO.[5]

SkandaguptoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skandagupto.

Skandagupto, filo kaj sukcedanto de Kumaragupto la 1-a estas ĝenerale konsiderata la lasta el la grandaj Guptaj regantoj. Li havis la titolojn Vikramaditĝa kaj Kramaditĝa.[6] Li venkis la minacon de la Puŝĝamitroj, sed poste li estis atakita de invadantaj Kidaritoj (foje priskribitaj kiel Heftalitoj aŭ "Blankaj Hunaoj", konataj en Hindio kiel Hunaoj aŭ Sŭeta-Hunaoj, el la nordokcidento.

Li venkis super atako de Hunaoj ĉirkaŭ la jaro 455, sed la elspezo de la milito elĉerpis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al ties dekadenco. La surskribo de la Bhitari Piliero de Skandagupto, nome sukcedanto de Ĉandragupto, rememorigas la preskaŭ-nuligon de la Gupta Imperio post la atakoj de la Kidaritoj.[7] La Kidaritoj ŝajne retenis la okcidentan parton de la Gupta Imperio.[7]

Skandagupto mortis en 467 kaj estis sukcedita de sia masklodevena frato Purugupto.[8]

Dekadenco de la imperioRedakti

Post la morto de Skandagupto, la imperio estis klare en dekadenco,[9] kaj la lastaj Guptaj monerstampadoj indikas ties perdojn de kontrolo super multo de okcidenta Hindio post 467–469.[10] Skandagupto estis sukcedita de Purugupto (467–473), Kumaragupto la 2-a (473–476), Budhagupto (476–495), Narasimhagupto (495—530), Kumaragupto la 3-a (530—540), Viŝnugupto (540—550), kaj du malmulte konataj reĝoj nome Vainĝagupto kaj Bhanugupto.

En la 480-aj jaroj la Alĥonaj Hunaoj sub Toramana kaj Mihirakula trarompis la Guptajn defendejojn en nordokcidento, kaj multo de la imperio en la nordokcidento estis dominita de Hunoj ĉirkaŭ la jaro 500. Laŭ kelkaj fakuloj la imperio disintegriĝis sub la atakoj de Toramana kaj de lia sukcedanto Mihirakula.[11][12] Aperas el surskriboj ke Guptoj, kvankam ties povo iĝis multe pli malpliigita, plue rezistis la Hunojn. La Huna invadanto Toramana estis fakte venkita de Bhanugupto en la jaro 510.[13][14] La Hunoj estis venkitaj kaj forigitaj el Hindio en la jaro 528 fare de la reĝo Ĝaŝodharman el Malŭa, kaj eble de la Gupta imperiestro Narasimhagupto.[15]

 
La malfortigita fina Gupta imperio, ĉirkaŭ la jaro 550.

Tiuj invadoj, kvankam daŭrantaj nur kelkajn jardekojn, havis longdaŭrajn efikojn sur Hindio, kaj iel okazigis la finon de la civilizacio de la klasika Hindio.[16] Tuj post la invadoj,ankaŭ la Gupta Imperio mem, jam malfortigita pro tiuj invadoj kaj pro la elstarigo de lokaj regantoj kiel Ĝaŝodharman, finis.[17] Post la invadoj, norda Hindio estis lasita en abandono, kaj nombraj pli malgrandaj Hindiaj ŝtatoj aperis post la disigo de Guptoj.[18] Oni diris, ke la Hunaaj invadoj serioze estis damaĝinta la komercon de Hindio kun Eŭropo kaj Centra Azio.[16] Partikulare, preskaŭ malaperis la malnovaj Hind-romiaj komercaj rilatoj, el kiuj la Gupta imperio ege estis profitinta. La Guptoj estis eksportante nombrajn luksajn produktojn kiel silko, ledaĵoj, feloj, ferproduktoj, eburo, perloj kaj pipro el centroj kiel Nasiko, Paithan, Pataliputra, kaj Benares. La Huna invado probable disrompis tiujn komercajn rilatojn kaj malaperis la impostaj enspezoj kiuj estis venintaj el tiu komerco.[19]

Krome, la hindia urba kulturo estis lasita en dekadenco, kaj Budhismo, grave malfortigita pro la detruo de monaĥejoj kaj pro la mortigo de monaĥoj fare de la fanatikaj kontraŭ-Budhisma ŝivisma Mihirakula, startis malpliigon.[16] Grandaj instrucentroj estis detruitaj, kiel la urbo Taksila, kio kondukis al kultura malprogreso.[16] Dum sia regado de 60 jaroj, oni diras, ke la Alĥonoj estis ŝanĝintaj la hierarkion de la regantaj familioj kaj eĉ la hindian sistemon de kastoj. Por ekzemplo, oni diras ofte, ke la Hunaoj estas la antaŭuloj de la Rajputoj.[16]

La sukcedo de la Guptoj de la 6-a jarcento ne estas tute klara, sed la finfina agnoskita reganto de la ĉefa linio de la dinastio estis certe la reĝo Viŝnugupto, kiu regis el 540 ĝis 550. Aldone al la Huna invado, la faktoroj, kiuj kontribuis al la falo de la imperio estis la konkurenco fare de la Vakataka dinastio kaj la elstarigo de Ĝaŝodharman en Malŭa.[20]

 
Monero de la reĝo Iśanavarman de la Maŭĥaria dinastio de Kannauj, sukcedantoj de la Guptoj en la Ganga regiono, ĉirkaŭ la jaroj 535-553. La reganto rigardas maldekstren, dum en la Gupta monerstampado la reganto rigardas dekstren. Tio estas eble simbolo de antagonismo kaj rivaleco, videbla ankaŭ en kelkaj similaj moneroj de Toramana.[21]

La lasta konata skribaĵo de Gupta imperiestro estas el la regado de Viŝnugupto (nome la Damodarpura kupra-plata surskribo),[22] en kiu li faras terdonacon en la areo de Kotivarŝa (Bangarh en Okcidenta Bengalo) en la jaroj 542/543.[23] Tio sekvas la okupacion de plej el la norda kaj centra Hindio fare de Aŭlikara reganto Ĝaŝodharman ĉirkaŭ la jaro 532.[23]

Studo de 2019 de la arkeologo Shanker Sharma konkludis, ke la kaŭzo de la falo de la Gupta imperio estis detrua inundo kiu okazis ĉirkaŭ la mezo de la 6a jarcento en Utar Pradeŝ kaj Biharo.[24]

Post-Guptaj sukcedaj dinastiojRedakti

En la kerno de la iama Gupta imperio, en la Ganga regiono, la Guptoj estis sukceditaj de la Maŭĥaria dinastio kaj de la Puŝĝabhutia dinastio.[25] La monerstampado fare de Maŭĥarioj kaj Puŝĝabhutioj sekvis la tipon de arĝentaj moneroj de la Guptoj, kun portretoj de la reganto profile (kvankam rigardante en kontraŭa direkto kompare kun la Guptoj, ebla simbolo de antagonismo)[21] kaj la pavo reverse, kaj la Brama legaĵo retenita escepte pro la nomo de la reganto.[25]

En la okcidentaj regionoj, ili estis sukceditaj de Gurjaroj, Pratiharoj, kaj poste de la dinastioj Ĉaulukja kaj Paramara, kiu stampis laŭ tiel nomita Hind-Sasanida stampado, laŭ la modelo de la stampado de la Sasanida Imperio, kiu estis enkondukita en Hindion fare de Alĥonaj Hunoj.[25]

MilitorganizadoRedakti

 
Skulptaĵo de Viŝnu (ruĝa sabloŝtono), 5a jarcento n.e.

Kontraste al la Maŭrja imperio, la Guptoj enkondukis kelkajn militajn plinovigojn en la hindia militarto. Plej gravaj inter tiuj estas la uzado de pafarkistoj kaj glavistoj de peza kavalerio. Tiu peza kavalerio formis la kernon de la Gupta armeo kaj estis subtenita de la tradiciaj hindarmeaj elementoj de elefantoj kaj malpeza infanterio.[26]

La uzado de rajdarkistoj en la Gupta periodo estas atestita per la stampado de moneroj de Ĉandragupto la 2-a, Kumaragupto la 1-a kaj Prakasaditĝa (postulata kiel Purugupto[27]) kiuj montras la imperiestrojn kiel rajdarkistoj.[28][29]

Bedaŭrinde estas malabundo de tiutempaj fontoj detalantaj la taktikajn operacojn de la Imperia Guptarmeo. La plej bona survivanta informaro venas el la sanskrita mahakavya (eposa poemo) Raghuvaṃśa verkita de la klasika sanskrita verkisto kaj dramisto Kalidasa. Multaj modernaj fakuloj asertas, ke Kalidasa vivis el la regado de Ĉandragupto la 2-a ĝis la regado de Skandagupto[30][31][32][33] kaj ke la kampanjoj de Raghu – lia protagonisto en Raghuvaṃśa – respegulas tiujn de Ĉandragupto la 2-a.[34] En Kanto 4a de Raghuvamsa, Kalidasa rakontas kiel la reĝaj fortoj batalas kontraŭ la povegaj, ĉefe kavaleriaj, fortoj de la Persoj kaj poste de Ĝavanoj (probable Hunoj) en la nordokcidento. Tie li faras specialan mencion de la uzado de rajdarkistoj en la reĝa armeo kaj ke la ĉevaloj bezonas multan ripozon post la ardaj bataloj.[35] La kvin partoj de la Gupta militistaro inkludis infanterion, kavalerion, ĉaroj, elefantoj kaj ŝipoj. Kupra plata surskribo de Gunaighar pri Vainĝagupto mencias ŝipojn sed ne ĉarojn.[36] Ŝipoj fariĝis integra parto de la hindia militistaro en la 6a jarcento.

ReligioRedakti

 
Meditanta Budho el la Gupta epoko, 5a jarcento.

La Guptoj estis tradicie hindua dinastio.[37] Ili estis ortodoksaj hinduistoj, sed ili ne devigis siajn kredojn al la cetero de la loĝantaro, ĉar ankaŭ Budhismo kaj Ĝainismo estis kuraĝigitaj.[38] Sanĉio plue estis grava centro de Budhismo.[38] Oni diras, ke Kumaragupto la 1-a (ĉirkaŭ  414 – ĉirkaŭ 455) estis kiu fondis la kulturan centron de Nalanda.[38]

Kelkaj el la lastaj regantoj ŝajne speciale favoris Budhismon. Narasimhagupto Baladitĝa (ĉirkaŭ 495–?), laŭ siatempa verkisto Paramartha, venis sub la influo de la mahajanista filozofo, Vasubanduo.[37] Li konstruis sangharama en Nalanda kaj ankaŭ 91 m altan vihara (Bikŝuejo) kun Buddha statuo ene, kiu laŭ Xuanzang, similis al la "granda Vihara konstruita sub la Bodiarbo". Laŭ la Manjuŝrimulakalpa (ĉirkaŭ 800), la reĝo Narasimhsagupto iĝis budhisma monako, kaj lasis la "mondon" pere de meditado (djana).[37] La ĉina monako Xuanzang notis ankaŭ, ke la filo de Narasimhagupto Baladitĝa nome Vajra, kiu ankaŭ komisiis sangharama, "posedos koron firman en fido".[39]:45[40]:330

Ora epoko de la klasika hinda kulturoRedakti

La establiĝo de la gupta imperio kaj de ties vasalaj reĝlandoj donis al granda parto de la nuntempa Hindujo periodon de stabileco de preskaŭ du jarcentoj, kaj verŝajne grandegan riĉecon. El kultura vidpunkto tiu epoko vidis la floradon de multaj artoj. Tial la epoko Gupto estas ofte prezentita kiel ora epoko de hinda civilizo en formo klasika[41],[42]. Kiel ofte, kiam oni uzas tian esprimon necesas nuanci ĝin[43]: tia idilia vido ne forgesigu, ke tiu epoko estas ĉefe heredanto de la evoluoj de la antaŭa periodo, ĉefe sub la regado de la Kuŝanoj kaj de samtempaj reĝlandoj. La socio estis ege malegalrajteca kaj la profito ekonomia kaj kultura iris ĉefe al elito. Tamen la realigoj de la epoko Gupto estas rimarkindaj kaj iĝis ĝin unu el la plej brilaj de la antikva historio de la hinda subkontinento. Artistoj multe profitis reĝan subtenon. Tiel Ĉandragupto la 2-a subtenus ĉe sia kortego la "naŭ gemojn", grupon de naŭ kleruloj kaj saĝuloj famaj, inter kiuj estis Amarasinha, Varahmihira kaj ĉefe Kalidasa. Kleruloj kaj artistoj povis ankaŭ labori en temploj kaj monaĥejoj, tre riĉaj en tiu epoko, kiam la religiaj centroj estis la unuaj lokoj por kreado.

Kultura gravoRedakti

 
Malfrua bildo de Kriŝno kaj Radhao ludantaj ĉaturangon en 8 × 8 Ashtāpada.

Kiam komenciĝis la epoko de Gupto, Hindujo jam estas lando, kie matematiko kaj astronomio evoluiĝis. Fakuloj de tiu periodo estas Varahamihira kaj Aryabhata, kiu estas konsiderata la unua kiu venis al la koncepto de nulo, postulis la teorion ke la Tero moviĝas ĉirkaŭ la Suno, kaj studis sunajn kaj lunajn eklipsojn. Oni diras, ke ankaŭ Kalidasa, kiu estis granda dramaturgo, kiu verkis teatraĵojn kiel ekzemple Ŝakuntalo, kiu markis la plej altan pinton de la Sanskrita literaturo, apartenis al tiu periodo. La traktaĵo Sushruta Samhita, kiu estas sanskrita teksto pri la plej gravaj konceptoj de ajurveda medicino kun novigaj ĉapitroj pri kirurgio, datas el la Gupta periodo.

Oni diras, ke ankaŭ ŝako divolviĝis en tiu periodo,[44] el kiu la plej frua formo en la 6a jarcento estis konata kiel caturaṅga, kio tradukeblas kiel "kvar fakoj [de la militistaro]" – infanterio, kavalerio, elefanterio, kaj ĉaroj – reprezentitaj per la pecoj kiuj evoluis al la nuntempaj peono, ĉevalo, kuriero, kaj turo, respektive. Doktoroj inventis ankaŭ kelkajn medicinajn instrumentojn, kaj eĉ plenumis operacojn. La Hindaj nombroj kiuj estis la unuaj poziciaj dekumaj nombrosistemoj en la mondo originiĝis el la Gupta Hindio. La antikva Gupta teksto Kama Sutra de la hindia fakulo Vacjajana estas amplekse konsiderata la normiga verko pri seksumado en Sanskrita literaturo.

Aryabhata, fama matematikisto-astronomo de la Gupta periodo proponis, ke la Tero estas rondoforma kaj rotacias ĉirkaŭ sia akso. Li malkovris ankaŭ, ke la Luno kaj la planedoj brilas per respegulita sunlumo. Anstataŭ la dominanta kosmogonio en kiu eklipsoj estis kaŭzitaj de pseŭdo-planedaj nodoj Rahu kaj Ketu, li klarigis la eklipsojn laŭ terminoj de ombroj falantaj sur la Tero.[45]

Belarta floradoRedakti

 
La fratoj Pandava kaj ilia edzino Draupadi, ĉefroluloj de la Mahabharata, reliefo de templo Dashavatara en Deogarh, Utar-Pradeŝo, 6-a jarcento.

La Gupta periodo estas ĝenerale konsiderata la klasika pinto de la Arto de Norda Barato por ĉiuj la ĉefaj religiaj grupoj. Kvankam la pentrarto estis evidente disvastigita, la survivantaj verkoj estas preskaŭ ĉiuj religiaj skulptaĵoj. Dum tiu periodo okazis la apero de la ikona ĉizitŝtona diaĵo en la Hinduisma arto, same kiel la Budho-figuroj kaj la ĝainismaj figuroj tirthankara, tiuj lastaj ofte tre grandskalaj. La du grandaj centroj de skulptarto estis Mathurā kaj Gandaro, tiu lasta la centro de Grek-Budhisma arto. Ambaŭ eksportis skulptarton al aliaj partoj de norda Barato.

La plej famaj restantaj monumentoj en larĝa senco de Gupta stilo, nome la kavoj de Aĝanto, Elefanta, kaj Ellora (respektive Budhisma, Hinduisma, kaj miksa, inklude Ĝainismon) estis fakte produktitaj dum postaj dinastioj, sed ĉefe montras la monumentecon kaj ekvilibron de la Gupta stilo. Aĝanto enhavas certe la plej gravajn survivaĵojn de pentrarto el tiu kaj proksimaj periodoj, montrante maturajn formojn kiuj probable havis longdaŭran disvolvigon, ĉefe en palaca pentrarto.[46] La Hinduismaj kavoj Udaĝagiri fakte registras konekton kun la dinastio kaj ties ministroj,[47] kaj la Daŝavatara Templo de Deogarh, Utar Pradeŝ, estas grava templo, unu el la plej fruaj survivantoj, kun gravaj montroj de skulptarto.[48]

SkulptartoRedakti

 
Budho en robo uttarâsangâ, de la komenco de la 6-a jarcento, skolo Mathurâ.[49]
 
Viŝno Caturanana ("Kvar-Armera"), 5a jarcento, Mathura.

Tri ĉefaj skoloj de Gupta skulptarto estas ofte agnoskita, kun sidejoj en Mathura, Varanasi/Sarnath kaj je pli malgranda etendo en Nalanda.[50] La distingitaj diferencaj ŝtonoj uzitaj por skulptaĵoj eksportitaj el la ĉefaj centroj ege helpas la identigon.[51]

Kaj Budhisma kaj Hinduisma skulptarto koncentriĝas al grandaj, ofte preskaŭ naturaj grandoj, figuroj de gravaj diaĵoj, respektive Budho, Viŝno kaj Ŝivo. La dinastio partie kliniĝis al Viŝno, kiu nun aperas pli elstare, kie la imperia familio de la Kuŝana imperio ĝenerale estis preferinta Ŝivon. Minoraj figuroj kiaj la "ĝakŝi", kiuj estis elstaraj en antaŭaj periodoj, estis tiam pli malgrandaj kaj pli malofte reprezentataj, kaj la amashomaj scenoj kiuj ilustras la rakontojn Ĝatakojn pri la fruaj vivoj de Budho estas raraj.[52] Kiam la scenoj inkludas unu el la gravaj figuroj kaj aliajn pli malgravajn, estas granda diferenco en skalo, kun la gravaj figuroj multajn fojojn pli grandajn. Tio okazas ankaŭ ĉe la reprezentoj de okazaĵoj el la vivo de Budho, kiuj pli frue estis montrantaj ĉiujn figurojn en sama skalo.[53]

La lingamo estis la centra "murti" (di-bildo) en plej temploj. Kelkaj novaj figuroj aperis, kiel personigoj de la riveroj Gango kaj Ĝamuno, ne tiam adoritaj, sed metitaj flanke de la enirejoj; tiuj estis "la du grandriveroj kiuj enhavas la Guptan kor-teron".[54] La ĉefa bodisatvo aperas elstare en skulptarto por la unua fojo,[55] kiel en la pentraĵoj de Aĝanto. Budhisma, Hinduisma kaj Ĝainisma skulptartoj montras la saman stilon,[56] kaj estas "keskanta simileco de formo" inter figuroj el diferencaj religioj, kio pluis post la Gupta periodo.[57]

La hindia stila tradicio reprezenti la korpon kiel serio de "mildaj, tre simpligitaj formoj" estas kontinuigita. La detalo de vizaĝaj partoj, hararo, kapkovro, juveloj kaj aŭreoloj malantaŭ figuroj estas ĉizitaj tre precize, kio faras fortan kontraston kun la emfazo al grandaj pliiĝantaj masoj en la korpo.[58] Diaĵoj de ĉiuj religioj estas montrataj en trankvila kaj majesta meditema stilo.[57]

ArkitekturoRedakti

 
La stupao Dameĥ ĉe Sarnato, dediĉita al Budho, ŝanĝita en la 6-a kaj 7-a jarcentoj.

Pro tialoj kiuj ne estas tute klaraj, dum la plej parto la Gupta periodo estis hiato en la roka arkitekturo de Barato, kaj la unua tajdo de konstruado finis antaŭ la imperio estis arigita, kaj la dua tajdo komencis fine de la 5a jarcento, ĝuste kiam la imperio estis finanta. Tio estis ekzample ĉe la kavoj de Aĝanto, kun frua grupo farita ĉirkaŭ la jaro 220 por la plej lasta, kaj alia pli frua grupo probable de post ĉirkaŭ la jarot 460.[59] Anstataŭe, la periodo lasis preskaŭ la unuajn survivantajn memstarajn strkcturojn en Barato, partikulare ĉe la komencoj de la arkitekturo de la Hinduisma templo. Milo Beach asertis: "Dum la Guptoj, Hindio tuj aliĝis al la cetero de la mezepoka mondo en la pasio por hejmigi valorajn objektojn en stiligita arkitektura kadro",[60] pri kio la "valoraj objektoj" estis ĉefe la bildoj de dioj.

 
La templo Dashâvatâra de Deogarh, Utar-Pradeŝo, dediĉita al Viŝnuo, 6-a jarcento.
 
Eno de unu el la grotoj de Aĝanto.

La plej famaj survivantaj monumentoj larĝsence de Gupta stilo, nome la kavoj de Aĝanto, Elefanta, kaj Ellora (respektive Budhisma, Hinduisma, kaj miksa, inklude Ĝainismon) estis fakte produktitaj dum postaj dinastioj, sed ili montras klare la monumentecon kaj ekvilibron de la Gupta stilo. Krom tiuj, aliaj ekzemploj da la fruaj Hinduismaj temploj de Norda Barato kiu survivis ĝis nuntempe laŭ la Grotoj de Udaĝagiri en Madja-Pradeŝo estas tiuj de Tigaŭa (komence de la 5a jarcento),[61] de Sanĉio nome Templo 17a (simila, sed respektive Hinduisma kaj Budhisma), Deogarh, la templo Parvati en Naĉna (465),[62] Bhitargaon, nome la plej granda Gupta briktemplo kiu survivis,[63] kaj la Lakŝmana Briktemplo, Sirpur (600–625). La templo Gop en Guĝarato (ĉirkaŭ la jaro 550 aŭ poste) estas raraĵo, sen survivinta proksima komparaĵo.[64]

Estas nombro de diferencaj modeloj, kio pluos ĝis eĉ post pli ol unu jarcento post la Gupta periodo, sed temploj kiel tiuj de Tigaŭa kaj la Sanĉia Templo 17a, kiuj estas malgrandaj sed amase konstruitaj ŝtonaj konstruaĵoj kun prostilo, sanktejo kaj kolonita portiko, montras la plej oftan bazan planon kiu estos prilaborita en postaj temploj ĝis nuntempe. Ambaŭ el tiuj havas ebenajn tegmentojn super la sanktejo, kio estis malofta ĉirkaŭ la 8a jarcento. La templo de Mahabodio, Bhitargaon, Deogarh kaj Gop jam montras ĉiuj altajn superstrukturojn de diferencaj formoj.[65] La templo Ĉejarla Kapotesŭara montras ke memstaraj temploj kun ĉajtjoj kaj bareltegmentoj plue estis konstruataj, probable ku multaj pli malgrandaj ekzemploj en ligno.[66]

MetalurgioRedakti

 
Arĝenta telero kun festivala sceno.

Survivaĵoj de ornamita nereligia metalarto estas tre raraj,[67] sed arĝenta telero en la Klevlanda Muzeo de Arto montras homamasa festivala sceno en iom eluzita reliefo.[68] Estas ankaŭ tre ornamita objekto en bronzigita fero kio estas supozeble pesilo aŭ nivelilo aŭ mezurilo de arkitekto, nune en la Brita Muzeo.[69]

Metalaj artaĵoj el la epoko Gupto

MonerojRedakti

La ormoneroj de Guptoj, kun siaj multaj tipoj kaj senfinaj variaĵoj kaj siaj surskriboj en Sanskrito, estas konsiderataj la plej fajnaj moneroj de pure hindia stilo.[70] La Gupta imperio produktis grandajn nombrojn de ormoneroj kiuj priskribas Guptajn reĝojn plenumantajn variajn ritarojn, same kiel arĝentajn monerojn klare influitaj de tiuj de pli fruaj Okcidentaj Satrapoj ĉefe en la epoko de Ĉandragupto la 2-a.[71]

Ormoneroj de guptaj reĝoj

PentrartoRedakti

 
Aĝanta kavo 17a, freskoj super lintelo.

Pentrarto estis evidente grava arto en la Gupta epoko, kaj la variaj pentraĵoj de la Aĝantaj kavoj, kiuj estas pro multo la plej bone survivaĵoj (preskaŭ la nuraj), montras tre maturajn stilon kaj teknikojn, klara rezulto de bone disvolvigita tradicio.[72] Krome, estis registrita ke lerteco en amatora pentrarto, speciale de portretoj, estis konsiderata dezirebla plenumo inter la Guptaj elitoj, inklude de la reĝaj familioj. La aliaj survivaĵoj estas el la kavoj de Bagh, nune grandparte translokigitaj al la Gujari Mahal Arkeologia Muzeo de la Fortikaĵo de Gvalior, el Ellora, kaj el la 2a Kavo de la templokavoj de Badami.[73]

Oni supozis, ke en Aĝanto estis establitaj teamoj de pentristoj, kiuj dekoraciis palacojn kaj templojn aliloke, estis alportitaj ien kiam oni postulis, ke ili dekoraciu kavon. Murpentraĵoj survivis kaj el la pli fruaj kaj el la pli malfruaj grupoj de kavoj. Kelkaj fragmentoj de murpentraĵoj konservitaj el la plej fruaj kavoj (Kavoj 10a kaj 11a) estas efektive unikaj survivaĵoj de antikva pentrarto en Barato el tiu periodo, kaj "montras, ke ĉirkaŭ la epoko de la Satavahana dinastio, se ne antaŭe, la hindiaj pentristj estis jam regantaj facilan kaj fluecan naturalisman stilon, ekzemple en la priskribo de grandaj grupoj de personoj en maniero komparebla al la reliefoj de Sanĉio".[74]

Kvar el la pli malfruaj kavoj havas grandajn kaj relative bone konservatajn murpentraĵoj kiuj "venis reprezenti la hindian murpentrarton al la ne-fakuloj",[74] kaj reprezentas "la grandajn glorojn ne nur el Gupta dinastio sed el la tuta hindia arto".[75] Ili estas grupigitaj en du stilaj grupoj, el kiuj la plej famak estas en Kavoj 16a kaj 17a, kaj supozitaj pli malfruaj pentraĵoj en Kavoj 1a kaj 2a. Tamen, la plej amplekse akceptita nova kronologio proponita de Spink metas ambaŭ grupojn en la 5a jarcento, probable antaŭ la jaro 478.[76]

Pentraĵoj de la grotoj de Aĝanto

Listo de la regantoj de la gupta imperioRedakti

  • Gupto (ĉirkaŭ 275-300)
  • Ĝatotkaĉa (ĉirkaŭ 300-320)
  • Ĉandragupto la 1-a (320-335)
  • Samudragupto (335-375)
  • Ramagupto (ĉirkaŭ 375 ?)
  • Ĉandragupto la 2-a (375-413/5)
  • Kumaragupto la 1-a (415-455)
  • Skandagupto (455-467)
  • Purugupto (ĉirkaŭ 467-472)
  • Narasimhagupto Baladitjo (ĉirkaŭ 472/73)
  • Kumaragupto la 2-a (ĉirkaŭ 473-476)
  • Budhagupto (ĉirkaŭ 476-495)
  • Pluraj tronpostulantoj ĉirkaŭ la jaro 500, la vico ne klaras:
    • Ĉandragupto la 3-a
    • Vainjagupto ĉirkaŭ 507 (ĉu en Bengalujo?)
    • Banugupto ĉirkaŭ 510 (ĉu en Malvo?)
    • Narasimhagupto Baladitjo la 2-a ĉirkaŭ 500-530, (ĉu en Magadho?)
  • Kumaragupto la 3-a Kramaditjo (ĉirkaŭ 532)
  • Viŝnugupto Ĉandraditjo (ĉirkaŭ 550)

ReferencojRedakti

  1. Prasanna Rao Bandela. (2003) Coin splendour: a journey into the past. Abhinav Publications, p. 112–. ISBN 978-81-7017-427-1.
  2. "Evidence of the conquest of Saurastra during the reign of Chandragupta II is to be seen in his rare silver coins which are more directly imitated from those of the Western Satraps... they retain some traces of the old inscriptions in Greek characters, while on the reverse, they substitute the Gupta type (a peacock) for the chaitya with crescent and star." en Rapson "A catalogue of Indian coins in the British Museum. The Andhras etc...", p. cli
  3. Ashvini Agrawal 1989, pp. 191–200.
  4. History of Civilizations of Central Asia, Ahmad Hasan Dani, B.A. Litvinsky, UNESCO pp. 119–
  5. "Nalanda University Ruins | Nalanda Travel Guide | Ancient Nalanda Site", Travel News India, 5a de oktobro 2016. (en-US)
  6. H.C. Raychaudhuri 1923, p. 510.
  7. 7,0 7,1 The Huns, Hyun Jin Kim, Routledge, 2015 pp. 50–
  8. H.C. Raychaudhuri 1923, p. 516.
  9. Sachchidananda Bhattacharya, Gupta dynasty, A dictionary of Indian history, (George Braziller, Inc., 1967), 393.
  10. Gupta Dynasty – MSN Encarta. Arkivita el la originalo la 29an de oktobro 2009. Alirita la 1an de julio 2020.
  11. "The Alchon Huns....established themselves as overlords of northwestern India, and directly contributed to the downfall of the Guptas" en Neelis, Jason. (2010) Early Buddhist Transmission and Trade Networks: Mobility and Exchange Within and Beyond the Northwestern Borderlands of South Asia (angle). BRILL. ISBN 9789004181595.
  12. Bakker, Hans (2017), Monuments of Hope, Gloom and Glory in the Age of the Hunnic Wars: 50 years that changed India (484–534), Royal Netherlands Academy of Arts and Sciences, Section 4, (ISBN 978-90-6984-715-3), https://www.knaw.nl/en/news/publications/monuments-of-hope-gloom-and-glory 
  13. Ancient Indian History and Civilization de Sailendra Nath Sen p. 220
  14. Encyclopaedia of Indian Events & Dates de S B. Bhattacherje p. A15
  15. Columbia Encyclopedia
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 The First Spring: The Golden Age of India de Abraham Eraly pp. 48–
  17. Ancient Indian History and Civilization de Sailendra Nath Sen p. 221
  18. A Comprehensive History Of Ancient India p. 174
  19. Longman History & Civics ICSE 9 by Singh p. 81
  20. Singh, Upinder. (2008) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century. New Delhi: Pearson Education. ISBN 978-81-317-1677-9.
  21. 21,0 21,1 Tripathi, Rama S.. (1989) History of Kanauj: To the Moslem Conquest (angle). Motilal Banarsidass Publ.. ISBN 9788120804043.
  22. Corpus Inscriptionum Indicarum Vol.3 (inscriptions Of The Early Gupta Kings) p. 362
  23. 23,0 23,1 Indian Esoteric Buddhism: Social History of the Tantric Movement de Ronald M. Davidson p. 31
  24. Deluge drowned mighty Guptas: Study (angle). Alirita 19a de aŭgusto 2019.
  25. 25,0 25,1 25,2 Ray, Himanshu Prabha. (2019) Negotiating Cultural Identity: Landscapes in Early Medieval South Asian History (angle). Taylor & Francis, p. 161–164. ISBN 9781000227932.
  26. Roy, Kaushik. (2015) Warfare in Pre-British India, 1500 BCE to 1740 CE. Routledge. ISBN 978-1-315-74270-0.
  27. Ganguly, Dilip Kumar. (1987) The Imperial Guptas and Their Times. Abhinav Publications. ISBN 9788170172222.
  28. Roy, Kaushik. (2015) Warfare in Pre-British India, 1500 BCE to 1740 CE. Routledge. ISBN 978-1-315-74270-0.
  29. Majumdar, Bimal Kanti. (1960) The military system in ancient India, 2‑a eldono, Firma K.L. Mukhopadhyay.
  30. Vasudev Vishnu Mirashi and Narayan Raghunath Navlekar. (1969) Kālidāsa; Date, Life, and Works. Popular Prakashan, p. 1–35. ISBN 9788171544684.
  31. Ram Gopal. p. 14
  32. C. R. Devadhar. (1999) Works of Kālidāsa 1. Motilal Banarsidass, p. vii–viii. ISBN 9788120800236.
  33. Gaurīnātha Śāstrī. (1987) A Concise History of Classical Sanskrit Literature. Motilal Banarsidass, p. 77–78. ISBN 978-81-208-0027-4.
  34. Roy, Kaushik. (2015) Warfare in Pre-British India, 1500 BCE to 1740 CE. Routledge. ISBN 978-1-315-74270-0.
  35. Kale, Moreshwar Ramchandra. (1922) The Raghuvamsa of Kalidasa. Canto IV: P.S. Rege.
  36. MILITARY PURSUITS AND NATIONAL DEFENCE UNDER THE SECOND MAGADHAN EMPIRE on JSTOR (angle). Alirita 2020-06-15.
  37. 37,0 37,1 37,2 A History of Ancient and Early Medieval India de Upinder Singh p. 521
  38. 38,0 38,1 38,2 The Gupta Empire de Radhakumud Mookerji pp. 133–
  39. Sankalia, Hasmukhlal Dhirajlal. (1934) The University of Nālandā. B.G. Paul & co..
  40. Sukumar Dutt. [First published in 1962] (1988) Buddhist Monks And Monasteries of India: Their History And Contribution To Indian Culture. George Allen and Unwin Ltd, London. ISBN 978-81-208-0498-2.
  41. L'âge d'or de l'Inde classique
  42. L'empire des Gupta
  43. Thapar 2002, paĝo280-282
  44. Murray, H.J.R.. (1913) A History of Chess. Benjamin Press (originally published by Oxford University Press). ISBN 978-0-936317-01-4. OCLC 13472872.
  45. Thomas Khoshy, Elementary Number Theory with Applications, Academic Press, 2002, p. 567. (ISBN 0-12-421171-2).
  46. J.C. Harle 1994, pp. 118–22, 123–26, 129–35.
  47. J.C. Harle 1994, pp. 92–97.
  48. J.C. Harle 1994, pp. 113–14.
  49. [1]
  50. Mookerji, 1, 143
  51. Harle, 89; Rowland, 216; Mookerji, 143
  52. Harle, 87–88
  53. Rowland, 234
  54. Harle, 87–88, 88 citita
  55. Rowland, 235
  56. Rowland, 232
  57. 57,0 57,1 Harle, 89
  58. Rowland, 230–233, 232 kaj 233 citita
  59. La kronologio de Aĝanto estas ankoraŭ diskutata, sed tiu estas la teorio de Spink, akceptita de multaj.
  60. Beach, Milo, Steps to Water: The Ancient Stepwells of India, (Fotoj de Morna Livingston), p. 25, 2002, Princeton Architectural Press, (ISBN 1568983247), 9781568983240, google books
  61. Michell (1990), 192
  62. Michael Meister (1987), Hindu Temple, en The Encyclopedia of Religion, eldonisto: Mircea Eliade, Volumo 14, Macmillan, (ISBN 0-02-909850-5), paĝo 370
  63. Michell (1990), 157; Michell (1988), 96
  64. Harle, 111–113, 136–138; Michell (1988), 90, 96–98; vidu ankaŭ en Michell (1990)
  65. Harle, 111–113; Michell (1988), 94–98
  66. Harle, 175
  67. Rowland, 253
  68. "Plate with a Scene of Revelry", Klevlanda Muzeo de Arto
  69. Rowland, 253–254
  70. The Coins Of India, de Brown, C.J. p.13-20
  71. Allan, J. & Stern, S. M. (2008), coin, Encyclopædia Britannica.
  72. Honour, Hugh. (2005) A World History of Art (angle). Laurence King Publishing. ISBN 978-1-85669-451-3.
  73. Harle, 355, 361
  74. 74,0 74,1 Harle, 355
  75. Harle, 356
  76. Harle, 355–361; Spink

FontojRedakti

BibliografioRedakti

  • Zephyr, T.. (2007) L'âge d'or de l'Inde classique (france).
  • Okada, A.. (2007) L'empire des Gupta (france).
  • Kulke, H.; ROTHERMUND, D.. (1998) Geschichte Indiens, (Historio de Hindujo), München: C.H. Beck. ISBN 3-406-43338-3.
  • Mookerji, R.. (1989) Gupta Empire, (Gupta imperio).
  • Majumdar, R. C.; ALTEKAR, A. S.. (1986) Vakataka Gupta Age, (La epoko Vakataka Gupto).
  • Vidya Dhar Mahajan. Ancient India, (Antikva Hindujo). ISBN 81-219-0887-6.
  • Thapar, Romila. (2002) “From the Origins to AD 1300”, Early India (angle). Londono: Penguin. THA.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gupta Empire en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gupta art en la angla Vikipedio.