Guru Lehna Angad, Angad Dev Ji (naskiĝis la 31-an de marto 1504 en Sarae Naga, Panĝabo (Barato), mortis la 28-an de marto 1552) - la dua el 11 guruoj de sikismo. La filo de Dolna, kies patro estis Narayana Das Trehan, devenanta el la domo Matte-di-Saraj.

Guru Lehna Angad
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1504 (1504-03-31)
en Sri Muktsar Sahib
Morto 28-an de marto 1552 (1552-03-28) (47-jaraĝa)
en Amritsar
Familio
Edz(in)o Mata Khivi vd
Profesio
Okupo guruo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1538 guru Nanak elektis Lehna, sian disĉiplon, kiel sian sekvanton. Lehna Angad iĝis la dua guruo daŭrigante laboron de la fondinto Nanak.

Ĉiujare li kondukis grupon de hinduaj konfesantoj al templo en Ĝvalmukhi (Himaĉal-Pradeŝo). Januare 1520 li nuptis Mata Khivi kaj havis du filojn (Dasu kaj Datu) kaj du filinojn (Amro kaj Anokhi). Li forlasis vilaĝon, en kiu edukiĝis timante invadon de Babur. Post tio la familio setlis en Khadur Sahib.

Li iĝis sikho post aŭskulto de himno recitata de Nanak dum pilgrimo al Kartarpur, en Panĝabo (Pakistano)

Post morto de Nanak, kiu okazis la 22-a de septembro 1539 iĝis lia sekvanto.

Guru Angad Dev Ji enkondukis novan alfabeton konatan kiel Gurumuĥi-ortografio kaj modifis malnovan panĝaban alfabeton. Baldaŭ la skribsistemo iĝis tre populara kaj estis uzata de homoj. Li verkis la unuan biografion de guru Nanak.

En la aĝo de 48 jaroj mortis.

Eksteraj ligiloj redakti