Gustav Adolf Canaval
La aŭstria kristandemokrata publicisto Gustav Adolf Canaval di Moneta aŭ CANAVAL naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1898 en Linz/Supra Aŭstrio kaj mortis la 26-an de novembro 1959 en Salcburgo.
Gustav Adolf Canaval | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1898 en Linz |
Morto | 26-an de novembro 1959 (61-jara) en Salzburg |
Lingvoj | germana lingvo |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | University of Graz |
Profesio | |
Profesio | ĵurnalisto • ĉefredaktisto |
Publika vivo kaj laboroRedakti
De 1934 ĝis 1936 li estis funkcianta kiel redaktoro de la magazino "Sturm über Österreich" (= Ŝtormo super Aŭstrio),
poste ĝis 1938 ĉefa redaktoro de la bulevarda gazeto "Telegraf". Ekde la perforta aneksado de Aŭstrio fare de nazia Germanio en la jaro 1938 ĝis la fino de la Dua Mondmilito li enkarceriĝis en la koncentrejoj de Flossenbürg kaj Dachau. Li liberiĝis el la malliberejo mallonge antaŭ la ekzekuto. Kune kun s-joro Max Dasch li estis la licenc-havanto kaj ĉefa redaktoro de la nove fondita ĵurnalo "Salzburger Nachrichten" (=Salcburgaj novaĵoj).
Li klopodis por la venko super la malnovaj ideologiaj kaj partiaj malamikecoj kaj strebis al la repaciĝo kun la iamaj naziaj adversuloj. Krome li serĉis novajn vojojn de amikaj kaj sanaj rilatoj ne nur inter Aŭstrio kaj Germanio sed ankaŭ kun la aliaj najbaraj ŝtatoj. Laŭ la usona organizo Civilian Rights Organization li fondis en Salcburgo la Asocion por la gardado de la civitaj rajtoj. Ankaŭ tio fariĝis speciale por la mensa demokratiigo de la eksaj nazistoj en la juna demokrata Aŭstrio.
Kiel estimo de sia verkado kaj agado li honoriĝis en 1935 per la Granda Honora Insigno kaj postmilite li ricevis la Oran Medalon de elstaraj servoj por la Respubliko Aŭstrio. Omaĝe al li, la urbo Salcburgo nomis straton laŭ Canaval en la urboparto Schallmoos en la jaro 1971a.
LiteraturoRedakti
- Adolf Haslinger und Peter Mittermayr (Hg.). Salzburger Kulturlexikon, Residenz Verlag, Salcburgo/Vieno 1987
- Friederike Zaisberger, Reinhard R. Heinisch: Leben über den Tod hinaus … Prominente im Salzburger Kommunalfriedhof. Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, 23. Ergänzungsband, Selbstverlag der Gesellschaft, Salcburgo 2006
- R. Prandtstetten, G. A. Canaval, disertacio, Vieno 1971
Eksteraj ligilojRedakti
- Hejmpaĝo de la ĵurnalo "Salzburger Nachrichten": [1]