Gustav Frištenský

ĉeĥa luktisto

Gustav Frištenský (11-an de majo[p 1] 1879, Kamhajek, konsisto de municipo Křečhoř4-an de aprilo 1957, Litovel)[1] estis dum Aŭstrio-Hungario kaj unua respubliko ĉeĥa luktisto en Klasik-stila luktado.

Gustav Frištenský
Gustav Frištenský
Gustav Frištenský
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1879 (1879-05-10)
en Kamhajek n-ro 1
 Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de aprilo 1957 (1957-04-04) (77-jaraĝa)
en Litovel
 Ĉeĥoslovakio
Tombo Litovel
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo cirkisto • amatora luktisto
TTT
Retejo http://www.gustavfristensky.cz/
vdr

Junaĝo redakti

Li naskiĝis kiel unu el ses infanoj en municipo Kamhajek (konsisto de municipo Křečhoř),[2] kie lia patro Alois Fridsteinský edziĝis kun Kateřina Choděrová.[3] Kiam li estis dekkvarjara, la gepatroj sendis lin, por ke li lernu ĉe forĝisto. Ĉi tie unu el pli aĝaj kunmetilernantoj preparis ardan hufumon, kiu kaŭzis al li gravan brulvundiĝon de lia mano. Post trimonata kuracado li jam ne revenis en la forĝejon, sed li iris lerni al viandisto. Finlerninte li ekiris, kiel tiam estis kutimo, en la mondon. Li ricevis lokon en Brno ĉe viandisto kaj fumaĵisto Moritz Soffer. Ĉi tie post mallonga tempo komencis viziti lokan Sokol kaj atletikan klubon Hellas.

Luktista vojo redakti

 
Miroslava Frištenská, edzino de Gustav Frištenský

En la jaro 1900 li gajnis sian unuan internacian konkurson, kiu okazis en Prago. Je tri jaroj pli poste li fariĝis amatora majstro de Eŭropo, kiam en Rotterdam li gajnis en klasik-stila luktisto.[4] Tiutempe li mezuris 186 centimetroj kaj pezis 94 kilogramoj. Sed lia gajno havis ankaŭ unu ombran paĝon, reveninte en la patrujon li konstatis, ke lia posteno de vianfista postmetiisto estis okupita. En plejparte germana Brno estis por Frištenský granda problemo trovi novan laboron kaj ŝparaĵoj malrapide finiĝis. Proksimume post duonjaro li do kapjesis al unu el multaj proponoj kaj li ekiris en vojo de profesia luktisto. Ekde la jaro 1917 li vivis en Litovel, kie lin edziĝis kun Miroslava Ellederová (1888–1947), la filino de bierfaristo de bierfarejo en Litovel.[5]. Li proprumis bienon en Lužice, kiu estis al li en la jaro 1938 konfiskita kiel konsisto de Sudetio post Munkena interkonsento. Post la jaro 1945 lia posedaĵo estis al li redonita, sed prirabita fare de Ruĝa Armeo kaj poste ĝi estis kolektivigita.[2]

Pli poste li luktis en Usono kaj prezentiĝis en cirkoj (ekz. en konata cirko de familio Kludský[2]), en la jaro 1929 li fariĝis profesia majstro de Eŭropo, kiam li gajnis en praga Lucerna.[2]

Filma vojo redakti

Gustav Frištenský prezentiĝis kiel aktoro en du filmoj:[6]

  • 1927 Pražský kat (rolo de ekzekutisto Jan Mydlář)
  • 1929 Boží mlýny (rolo de forĝisto Drastil)

Rezistmovada agado redakti

Dum la dua mondmilito li subtenis finance rezistmovadan agadon. Li estis arestita kaj esplordemandata, li devis esti transportita en koncentrejon. Dank' al subaĉeto li estis tralasita. Post la milito li estis aprezita de Merita kruco por laboro por liberigo de la patrujo en tempo de Protektorato.[7]

Fino de la vivo redakti

 
statuo antaŭ sokolejo en Litovel
 
tombo de familio Frištenský en Litovel

Post la jaro 1945 li lasis la prezentiĝadon. Post la milito li dividis siajn 150 000 Kč al virinoj post mortintaj ĝendarmoj. En la jaro 1947 li vidviĝis.[2] En la jaro 1956 li ricevis titolon Merita majstro de sporto.[8] Li mortis la 4-an de aprilo 1957 en Litovel, kie li estas enterigita. Antaŭ la sokolejo en Litovel li havas statuon.[2]

Kiam li mortis, adiaŭis kun li en kondolenco lia longjara amiko, Petr Bezruč:

 
 Venkinto en bataloj multaj

vi mirigis la rondon mondan

estu por ĉiam adiaŭa,

Gustavo Frištenský 
— Petr Bezruč[9]

Al lukto dediĉis sin ankaŭ liaj fratoj František, Josef kaj Karel.

Ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Indiko laŭ retpaĝo Gustav Frištenský. Laŭ matrikulo li naskiĝis la 10-an de majo 1897 [1]. La matrikulo N ne estas ankoraŭ digitaligita.

Referencoj redakti

  1. GUSTAV FRIŠTENSKÝ. Alirita 2018-05-11.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Martínek, Jiřín. (2010) “Kamhajek”, Rodné domy v Čechách, na Moravě, ve Slezsku. Praha: Olympia, p. 16–17. ISBN 978-80-7376-202-5.
  3. http://ebadatelna.soapraha.cz/d/7295/33 - Matrika oddaných 17.4.1877 - Křečhoř, avo František Fristenský (*11.8.1820 Cerhenice[2] - +13.2.1884 Kamhajek čp. 1[3]) edziĝis kun Marie Nolová el Bajervek (Velim)
  4. "Jak Gustav Frištenský dobyl mistrovství Evropy", 31. 5. 1913.
  5. Matrika oddaných, Praha, sv. Jindřich, 1907-1910, snímek 88
  6. Filmová databáze FDb.cz: Gustaf Frištenský (filmografio)
  7. Národní muzeum: Záslužný kříž G. Frištenského
  8. Národní muzeum: Odznak Zasl. mistr. sportu G. Frištenského
  9. Gustav Frištenský (webová stránka)

Eksteraj ligiloj redakti