Gustav Meyrink
germanlingva verkisto kaj tradukisto
Gustav MEYRINK [gustaf majrink], realnome: Gustav MEYER (naskiĝis la 19-an de januaro, 1868, mortis la 4-an de decembro, 1932) estis aŭstra verkisto kaj tradukisto.
Gustav Meyrink | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Gustav Meyrink | ||
Naskonomo | Gustav Meyer | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1868 en Vieno, Cislajtio, ![]() | |
Morto | 4-an de decembro 1932 (64-jara) en Distrikto Starnberg, Bavario, ![]() | |
Tombo | Distrikto Starnberg [#] | |
Religio | budhismo [#] | |
Etno | aŭstroj [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Aŭstrio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • tradukisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo [#] | |
Laborkampo | creative and professional writing • hermetikismo • budhismo • teozofio [#] | |
Aktiva en | Munkeno • Prago • Distrikto Starnberg • Aŭstrio-Hungario [#] | |
Aktiva dum | 1901–1927 [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | The Golem [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝinte en Vieno, li laboris dum kelkaj jaroj kiel bankisto en Prago. Ekde 1903 li agis kiel ĉefredaktoro ĉe la Viena satira revuo Der liebe Augustin, krome li kontribuis al la revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li loĝis en Munkeno kaj ekde 1911 en Starnberg, Bavario. En la jaro 1927 li konvertiĝis de la protestantismo al la budhismo. Li mortis en Starnberg.
La verkaro de Meyrink konsistas el satiraĵoj kontraŭ la filistraro siatempa kaj el fantasto. Krome li tradukis verkojn de Charles Dickens kaj Rudyard Kipling.
Listo de verkojRedakti
- Der heiße Soldat (rakonto, 1903)
- Wachsfigurenkabinett (rakontoj, 1907)
- Der Sanitätsrat (komedio, 1912)
- Des deutschen Spießers Wunderhorn (satiraj noveloj, 1913)
- Der Golem (romano, 1915)
- Das grüne Gesicht (romano, 1917)
- Walpurgisnacht (romano, 1917)
- Der weiße Dominikaner (romano, 1921)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://lib.ru/INPROZ/MAJRINK
- http://www.fantasticfiction.co.uk/authors/Gustav_Meyrink.htm
- http://reference.allrefer.com/encyclopedia/M/Meyrink.html Arkivigite je 2004-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://literaturnetz.org/autoren/gustav_meyrink Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine