Gustav PLAEHN (naskiĝinta la 27-an de junio 1859 en Laski Wałeckie en Distrikto Wałcz, mortinta la 3-an de oktobro 1934 en Gera) estis germana klasika filologo kaj gimnazia instruisto/lernejestro.

Gustav Plaehn
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1859 (1859-06-27)
Morto 3-an de oktobro 1934 (1934-10-03) (75-jaraĝa)
Okupo
Okupo instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Estante filo de paroĥestro li frekventis la gimnazion en Piła kaj la Frederiko-Vilhelmo-gimnazion en Berlino kie li trapasis la maturiĝekzamenon en 1877 en la en la 29-a de septembro. Poste li komencis la studadon de klasika kaj germana filologioj ĉe la Universitato de Tübingen kaj iĝis ano de la studenta korporacio Corps Borussia Tübingen en 1878.[1] Li aŭdis i.a. prelegojn de Friedrich Paulsen, Karl Reinhold von Köstlin kaj Philipp Strauch. Post ekmalaktivuleco korporacia li iris por la somera semestro ĉe la Universitaton de Greifswald je paralela soldatado kiel voluntulo je unu jaro en la armeo prusia. Kiel rezerva oficiro li iĝis poste kapitano. De la vintra semestro 1879/80 ĝis la somera semestro 1881 li studis ĉe la Frederiko-Vilhelmo-universitato berlina kie li ĝuis la docentadon d Adolf Kirchhoff, Johannes Vahlen, Karl Müllenhoff kaj Wilhelm Scherer. Per laboraĵo pri Nikandro el Kolofono li doktoriĝis en Halle en marto 1882 pri filologio.[2] En januaro 1883 li trapasis la ekzamenon pri docentadrajtakiro kaj en 1884 oni rajtigis lin krome instruadi gimnastikon kaj sporton.

La staĝon instruistan li havis duone en Sulechów ĉe la Pedagogiejo kaj duone ĉe Köllnisches-gimnazio en Berlino. Je pasko 1884 li ekdeĵoris helpinstruiste ĉe la Gimnazio frederika (Altenburg) atingonte unu jaron pli poste definitivan dungiĝon. Samloke li iĝis supera instruisto kaj nomumitis profesoro en la jaro 1900-a. Post du jarekdoj da instruado en Altenburg li foriris en 1905 por lernejestrado al la Rutheneum-gimnazio en Gera.[3] Inter 1907 kaj 1921 Plaehn estis preleganta konsilisto ĉe la Prusia ministerio pri aferoj spiritaj, instruadaj kaj medicinaj. En aŭtuno 1923 li devis pro politikaj kialoj retiriĝi el la lernejestradposteno antaŭ redungiĝo en aprilo/majo 1924. Samjare en la monato aŭgusto li pensiuliĝis en la aĝo de 65 jaroj.

En siaj eseoj li okupiĝis pri Biterolf, Homero kaj Patroklo, pri la verkistoj Hans Hoffmann kaj Wilhelm Raabe, pri pedagogiaj demandoj ĉe humanismaj gimnazioj kaj ne mallaste pri la historio de la lernigejo en Gera. En 1886 li estis edziniganta Martha Herrmann.

Verkoj kaj eseoj

redakti
  • Untersuchungen über die Entstehung der Klage und des Biterolf. Altenburg 1898.
  • Der Dichter der Ilias als Idylliker und Satiriker. Gera 1906
  • Die Frömmigkeit des Dichters der Ilias. Gera 1907
  • Die 300jährige Jubelfeier des Rutheneums. Gera 1908
  • Ein Gedenkblatt auf Hans Hoffmanns Grab. Gera 1909
  • Der Bericht der Ilias vom Auszug und Tod des Patroklus (II 257-863.) Gera 1910.
  • Grundsätze und Richtlinien für den deutschen Unterricht auf der Unterstufe und Mittelstufe humanistischer Gymnasien, 1. Teil. Gera 1911.
  • Grundsätze und Richtlinien für den deutschen Unterricht auf der Unterstufe und Mittelstufe humanistischer Gymnasien, 2. Teil. Gera 1912.
  • Weltbejahung in Wilhelm Raabes hinterlassener Dichtung „Altershausen“. Gera 1913.

Honoroj

redakti
  • titolo Hofrat (1908)
  • ordono Herzoglich Sachsen-Ernestinischer Hausorden, kavalirkruco de 2-a klaso
  • meritkruco Reußisches Ehrenkreuz de 3-a klaro kun glavoj

Referencoj

redakti
  1. Kösener Corpslisten 1960, 126/60
  2. Disertacitemo: De Nicandro aliisque poetis Graecis ab Ovidio in Metamorphosibus conscribendis adhibitis.
  3. Kösslers Lehrerlexikon