Gustave Vermandere

Gustave Charles VERMANDERE (naskiĝis la 5-an de septembro 1892 en Gento, mortis komence de 1950-aj jaroj) estis belga esperantisto kaj negocisto. Li esperantistiĝis en Gento en 1911, kie li rapide altiris la atenton en la loka grupo, kie li partoprenis teatroludojn, akiris sian diplomon pri "profesora kapableco" kaj iĝis unu el la plej entuziasmaj junaj elementoj, estis helpsekretario de la Esperanto-grupo en Gento ĝis 1914. En 1921 li transloĝis al Antverpeno, kie li partoprenis ĉiujn iniciatojn de la grupo La Verda Stelo. En 1924 li iĝis UEA-delegito por Antverpeno. En 1926 li estis unu el la fondintoj de Belga Esperanto-Instituto, kies prezidanto dum tri jaroj, estis post la morto de Frans Schoofs. En 1928, li estis membro de LKK por la 20-a UK kaj prizorgis la tre mal­facilan loĝigon de la 1500 partoprenantoj. Neniam li ambiciis nek volis akcepti daŭran, gvidan rolon en la grupo, kies fidela konsilanto li tamen seninterrompe estis. Li estis la sekretario de la Akademia Komitato por Internacia Komerca Lingvo.

Gustave Vermandere
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1892 (1892-09-05) (131-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Slipo pri Gustave Vermandere

Bibliografio redakti

  • Anonimulo 1928 : La XXa Universala Kongreso de Esperanto, Antverpeno, 3-11 aŭgusto 1928, Esperanto, XXIV-a jaro, no 337-338 (9-10), 179-188.

Eksteraj ligiloj redakti