Gustavo la 5-a (Svedio)

(Alidirektita el Gustavo la 5-a de Svedio)

Gustavo la 5-a, svede Gustaf V (1858-1950), estis reĝo de Svedio ekde 1907 ĝis sia morto, la kvina reganto el la dinastio Bernadotte.

Gustavo la 5-a
Reĝo de Svedio
Regado 19071950
Antaŭulo Oskaro la 2-a
Sekvanto Gustavo la 6-a Adolfo
Persona informo
Gustaf V
Naskonomo Oscar Gustav Adolf Bernadotte
Naskiĝo la  16-an de junio 1858(nun 1858-06-16)
en Kastelo Drottningholm apud Stokholmo,  Svedio
Morto la 29-an de oktobro 1950 (92‑jara)
en Kastelo Drottningholm apud Stokholmo,  Svedio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gripo vd
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio Luteranismo (Eklezio de Svedio)
Motto Med folket för fosterlandet
Kun la popolo por la patrujo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Gustavo la 5-a (Svedio)
Familio
Dinastio Bernadotte
Patro Oskaro la 2-a vd
Patrino Sofio de Nasaŭo vd
Gefratoj Prince Oscar Bernadotte • Karlo de SvedioEŭgeno de Svedio vd
Edz(in)o Victoria av Baden
Infanoj Gustavo la 6-a Adolfo, Wilhelm, Erik
Profesio
Okupo monarko • aristokrato • tenisisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Oskaro la 2-a kaj reĝino Sofia, pranepo de Karolo la 14-a Johano kaj praavo de Karolo la 16-a Gustavo, la nuna reĝo kaj ŝtatestro de Svedio.

La reĝotempo de Gustavo estis 43 jarojn longa (la due plej longa en la sveda historio), kaj entenis kaj la Unuan kaj Duan Mondmiliton. Dum ambaŭ mondmilitoj Svedio restis neŭtrala.

Gustavo la 5-a estis la lasta reĝo de Svedio kiu havis veran politikan povon. Dum sia reĝotempo li estis devigita akcepti parlamentismon kaj konstitucian monarĥion, kie la reĝo havas ĉefe nur simbolan funkcion.

Private Gustavo la 5-a interesiĝis pri muziko, arto kaj sporto, kaj estis internacie konata teniso-ludanto sub la pseŭdonimo "Mr. G.".

Gustavo la 5-a (Svedio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.