Gustaw Herling-Grudziński

Gustaw HERLING-GRUDZIŃSKI (naskiĝis la 20-an de majo 1919 en Kielce, mortis la 4-an de julio 2000 en Napolo) estis pola verkisto, eseisto, literatura kritikisto, ĵurnalisto, soldato, malliberulo de gulagoj de NKVD. Arestita en 1940 post sovetia invado en Pollandon. Kiel adepto de antaŭmilita Pola Partio Socialista post la dua mondmilito populariĝis kiel kritikisto de komunisma diktatoreco en Pollando kaj la tuta Mez-Orienta Eŭropo. Dum la tuta periodo de komunismo en Pollando restis ekzile kiel pola politika elmigrinto. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Gustaw Herling-Grudziński
Persona informo
Gustaw Herling-Grudziński
Naskiĝo 20-an de majo 1919 (1919-05-20)
en Kielce
Morto 4-an de julio 2000 (2000-07-04) (81-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Napolo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Familio
Edz(in)o Lidia Croce • Krystyna Herling-Grudzińska vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto vd
Laborkampo prozo vd
Verkado
Verkoj A World Apart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gustaw Herling-Grudziński - foto de NKVD, (Grodno), 1940
Obelisko en la iama gulago Jercevo (Arĥangelska provinco, en Sovetunio/Rusio), kiu memorigas la polan verkiston Gustaw Herling-Grudziński kiu estis tie malliberulo de gulago de NKVD dum la Dua Mondmilito
La memortabulo omaĝe al Gustaw Herling-Grudziński en lia naskiĝurbo Kielce (Pollando)

Biografio redakti

La verkisto naskiĝis kiel kvara infano en polonigita, sed kredanta judismon juda familio kiel Gecel (vel Gustav) Herling (vel Grudziński), la filo de Dorota (Dobrysia) Bryczkowska kaj Jakub (Josek) Herling vel Grudziński.

En 1919 gepatroj de la verkisto loĝis en Kielce, sed multe da tempo pasigis en apuda Skrzelczyce, kie estis ilia farmodomo.

En 1921 la farmo estis vendita kaj de tiu ĉi tempo la familio loĝis en Kielce kaj en Suchedniów, kie Jakub Herling-Grudziński aĉetis tie muelejon kaj domon. En postaj jaroj la verkisto rememoris kun sentimento Suchedniów, malgranda urbeto en Sanktakruca Provinco, i.a. en la verko Inny świat (Alia Mondo).

En Kielce Gustaw Herling-Grudziński frekventis Gimnazion je la nomo al Mikołaj Rej (nuntempe liceo dediĉita al Stefan Żeromski).

Malgraŭ volo de la patro (kiu instigis lin elekti Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego) li studis dum 2 jaroj la polan filologion en Varsovia Universitato, verkis por la revuoj "Ateneum", "Pion", "Nowy Wyraz" kaj redaktis semajnrevuon "Orka na Ugorze.

La 15-an de oktobro 1939 fondis kune kun kolegoj Polan Popolan Sedependecan Agadon (PLAN), unu el la unuaj polaj konspiraj organizaĵoj. Dum 2 monatoj estis ĝia ĉefo. Forveturis al Lvovo, kie portempe profitis apogon de Maria Dąbrowska kaj Juliusz Kleiner, poste iris al Grodno kaj tie eklaboris en marioneta teatreto. Marte 1940 provis trairi al Litovio. Luitaj de li kontrabandistoj montriĝis esti agentoj de NKVD kaj Grudziński estis arestita tuj post forlaso de la urbo. Estis lokigita en tiea malliberejo, kie oni rapide kondamnis lin al 5 jaroj de restado en gulagoj. Poste, tra malliberejoj en Vicebsko, Leningrado kaj Vologda, trafis al gulago en Jercevo (Arĥangelska provinco). La 20-an de januaro 1942 post drama protesta malsatstriko estis liberigita laŭ la povo de – valida jam preskaŭ de duonjaro – pakto Sikorski-Majski. Ŝokan priskribon de la gulaga realeco enmetis poste en la libro Inny świat. La 12-an de marto li sukesis aliĝi al la armeo de generalo Anders. Partoprenis la batalon de Monte Cassino, pro kio ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari.

Lidia Croce propre Lidia Croce-Herling, itala socia agantino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo en Italio, filino de la itala filozofo Benedetto Croce, iĝis edzino de Gustaw Herling-Grudziński.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Zdzisław Kudelski, Pielgrzym Świętokrzyski: szkice o Herlingu-Grudzińskim (Sanktakruca Pilgrimanto. Skizoj pri Herling-Grudziński)

Eksteraj ligiloj redakti