Gusztáv Groisz

juristo

Gusztáv Groisz [gustAv grojs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Groisz Gusztáv estis hungara juristo, altlerneja instruisto, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis vargyasi [vardjaŝi] ekde 1874.

Gusztáv Groisz
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de julio 1840(nun 1840-07-15)
en Kolozsvár (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 21-an de januaro 1899
en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gusztáv Groisz
Okupo
Okupo akademiulo • advokatopolitikisto
vdr

Gusztáv Groisz[1] naskiĝis la 15-an de julio 1840 en Klausenburg (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 21-an de januaro 1899 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Groisz maturiĝis en gimnazio de Hermannstadt en 1858, poste li studis juron en la sama urbo en la akademio. Post la diplomo en 1862 li estis juristo en juĝejo, sed en la sekva jaro li ekinstruis en la reĝa jura akademio en sia naskiĝurbo. En 1866 li doktoriĝis. En 1872 li ekinstruis en rango ordinara profesoro en la ĵus fondita Scienca Universitato Francisko Jozefo. En la lernojaroj 1872 kaj 1883 li estis dekano, en 1876 rektoro. Li nobeliĝis en 1874 kaj pensiuliĝis en 1894. Post du jaroj li estis elektita parlamenta deputito, samtempe li ricevis la titolon ministeria konsilisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Magyar polgári törvénykezési rendtartás (1870)
  • Minő előnye van a laicus-elem befolyásának a büntető igazságszolgáltatásban, különösen pedig, minő értékkel bir az esküdtszéki intézmény és kivánatos-e annak meghonosítása Magyarországban (1877)
  • A magyar büntetőjog

Fontoj redakti

Referencoj redakti