Gusztáv Grossmann
Gusztáv Grossmann' [gustAv grosman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grossmann Gusztáv estis hungara fizikisto, inventisto.
Gusztáv Grossmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1878 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de januaro 1957 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko |
Familio | |
Patro | Lipót Grossmann |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Gusztáv Grossmann [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1957 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gusztáv Grossmann studis en Teknikuniversitato József, poste en Zuriko, kie li akiris diplomon en 1900. Li laboris en Berlino en firmao Siemens–Halske, kie li okupiĝis pri maŝinoj de ikso-radioj. En 1932 li forlasis la industrion kaj li okupiĝis nur pri scienco. Post 3 jaroj li inventis la tomografon. En 1942 li hejmenvenis kaj li havis postenon en la onkologia instituto.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Einführung in die Röntgentechnik (1913)
- Physikalische und technische Grundlagen der Röntgentherapie (1925)
- Lung Tomography (1935)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2008-09-30 per la retarkivo Wayback Machine